Okazis la Robotika Olimpiko A+D 2006
Jen eta fotoraporto pri la konkurado de robotoj okazinta la 29an kaj 30an de julio: |
| ↑ Antaŭ la konkurado, kelkaj partoprenantoj faras lastan kontrolon pri la funkciado de siaj robotetoj en la labirinto. |
| ↑ Kelkaj partoprenantoj kontrolas ke la programoj de siaj robotoj funkcias bone. |
| ↑ Partoprenantoj, malantaŭ vico de robotoj, atendas la komencon de la konkurado. |
| ↑ Konstruinto de konkuranta roboto estas intervjuata. |
| ↑ La publiko rigardas de supre la emociigan konkuradon. |
| ↑ La muso-formaj trofeoj atendas sur la tablo. |
| ↑ Antaŭ ol komenci sian konkuradon en la kategorio "komencantoj", ĉiu konkuronta roboto estas preta en vico por iri al la labirinto. Ĉi tie ni vidas parton de la vico. |
| ↑ Por kapti la tenisajn pilketojn en la labirinto, la plej noveca dezajno estis la brako de la roboteto kiun ni vidas pli proksima ĉi tie; la plimulto el la robotetoj uzis tenajlon sen tiel perfektigita brako. |
Etiquetas: konkursoj, miaj travivaĵoj, robotiko, tekniko
Kelkajn jarojn antaŭe mi legis anglalingvan libron kies titolo aspektis kontraŭfakta: The Disappearance of Telecommunications ("La Malapero de telekomunikado") [ISBN 0780353870]. Mi taksis la titolon stranga -kaj tial alloga- ĉar mi vidis ke telekomunikado ĉiam estas pli kaj pli grava, do kial kaj kiel ĝia "malapero"?. Kompreneble, la libro temis pri malapero en la senco ke telekomunikado estos ĉiam kaj ĉie ĉirkaŭ ni: Estos ni konstante konektitaj kun la ceteraj homoj kaj maŝinoj, do jam ni ne bezonos konscie "konektiĝi", pasi el nekonektita stato al konektita, kiel multaj el ni ankoraŭ devas fari -des pli se nia aliro al Interreto estas per telefona reto.
Saman metaforon pluraj aŭtoroj pritraktas rilate iun ajn ilon: Ilo ne estas bona se ni devas esti tre konsciaj pri la ilo mem, kaj nian antenton ni ne povas koncentri nur en la celon por kiu la ilo estis farita. Ekzemple, uzante krajonon malkomfortan, aŭ pezan, ni pensas konstante pri ĝi kaj malpli pri la skribado. Kontraŭe, ilo tre bone dezajnita kaj farita permesas ke ni koncentru nian atenton nur en la taskon, kaj do tia ilo estas kvazaŭ "nevidebla".
Pri Artefarita Inteligenteco okazas simila fenomeno: Ĝi konstante progresas, kaj la teknikoj rezultintaj el tiu esplorado penetras en la ilojn kaj sistemojn kiujn ni uzas, kaj se tiuj produktoj "kun AI" (kvankam ofte oni ne mencias AI kiel ilia origino) estas vere utilaj kaj bone dezajnitaj, AI estos pli kaj pli konstante ĉie ĉirkaŭ ni, kaj paradokse ĝi estos nevidebla. Ju pli perfekta helpanto estas AI, des malpli ni bezonos pensi pri ĝi.
Ekzemple, la rekono de karakterizaĵoj -ne nur en bildoj- estas ekde la jaroj 1950-aj unu el esploroj farataj en AI. Nu, jam rezultoj el tiu esplorado eniris en komercajn produktojn; jen:
Dum la sabato 29a kaj la dimanĉo 30a de julio, okazos en 

Tiam, en 1956,
Mia preferata retumilo estas Mozilla Firefox kaj ne Interreta Esplorilo. Hieraŭ, uzante la retumilon de Microsoft mi trovis problemon kiu ne aperis en Firefox, kaj kiu aperigis mesaĝon pri eraro de Javascript. Post kelke da serĉado mi trovis la kaŭzon de la problemo: En la ŝablono de mia blogo aperis voko al javaskripta proceduro "ping" kiu versajne devus alveni el retejo "pings.ws", tiu proceduro eble estis por fari aŭtomatan sciigon, al pluraj serviloj, pri novaj blogaĵoj kiujn mi skribas;
tamen tiu proceduro jam ne ekzistas kaj la retejo "pings.ws" jam aperas senenhava. Do, mi forigis tiun vokon kaj la referencon al "pings.ws", kaj jam la retumilo Interreta Esplorilo ne montras erar-mesaĝon, feliĉe!.

