2005-08-07

Robotika Olimpiko A+D 2005, 2a tago

Hodiaŭ dimanĉe okazis la konkuradoj en kategorio altnivela de labirinto por memkontrolitaj robotoj kaj en la kategorio de sumoo por radiokontrolitaj robotoj.
Jen kelkaj fotoj kaj tre eta video pri la hodiaŭaj okazintaĵoj:


↑ Antaŭ la komenco de la konkurado, kelkaj entuziasmuloj kaptas fotojn pri la 10 "altnivelaj" robotoj. La robotoj esploras labirinton, trovas kaj prenas du tenispilkojn, portas ilin kaj fine metas ilin en ujon ĉe ekstremo de la labirinto.


↑ Jen tri el la "altnivelaj" robotoj por labirinto.


↑ La kontrolanto de la unua roboto de kategorio sumoo, montras sian kapablon, antaŭ ol komenci la matĉojn kontraŭ aliaj robotoj ankaŭ radiokontrolitaj.


↑ La kontrolanto de la dua roboto de kategorio sumoo, montras sian kapablon, antaŭ ol komenci la matĉojn.


↑ La kontrolanto de la tria roboto de kategorio sumoo, montras sian kapablon, antaŭ ol komenci la matĉojn.


↑ La kontrolanto de la kvara (lasta) roboto de kategorio sumoo, montras sian kapablon, antaŭ ol komenci la matĉojn.

robotoj en sumoo

← Klaku la maldekstran bildon por vidi etan videon de parto de unu el la matĉoj de kategorio Sumoo (grando = 816 KB, formo = .wmv).

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361