2005-08-06

Robotika Olimpiko A+D 2005, 1a tago

Kiel mi antaŭe skribis pri espero, nun mi fakte rakontas iomete pri la 7aRobotika Olimpiko A+D kiu okazas hodiaŭ sabato kaj morgaŭ dimanĉo en mia urbo Medellín, kaj en kiu -kiel mi ankaŭ skribis antaŭe- mi estas unu el la juĝantoj, same kiel en la pasintjara olimpiko.
Ĉi-jare la nombro de partoprenantaj robotoj estas sufiĉe granda: 46 robotoj venintaj el diversaj kolombiaj urboj, kiuj laŭkategorie dispartiĝas jene: La konkurado en labirinto, por memkontrolitaj robotoj, havas ĉi-foje tri kategoriojn: 30 robotoj en kategorio komencantoj, 10 robotoj en kategorio altnivela kaj nur du robotoj en kategorio sperta. Morgaŭ, por la unua fojo en tiu-ĉi olimpikserio, ni havos novan konkuradon, nomata sumoo, en kiu batalos inter si paroj de radiokontrolitaj robotoj, ene de 150-centimetra cirklo: ĉiu roboto klopodos, kiel en la japana lukto samnoma: elirigi sian kontraŭulon eksteren de la cirklo kaj eviti sian propran elirigon el la cirklo.

Jen mia hodiaŭa fotoraporto:


↑ Antaŭ ol komenci la konkuradon, ĉiuj robotistoj provas siajn maŝinetojn, lastoportune.


↑ Surfaco por la morgaŭa sumoa lukto.


↑ La muso-formaj trofeoj atendas sur la tablo por la morgaŭa disdono de premioj.


↑ Antaŭ ol komenci la konkuradon en la kategorio komencantoj, ĉiu konkuronta roboto estas preta kaj atendas sian vicon por iri al la labirinto.


↑ La publiko rigardas de supre la disvolvon de la emociiga olimpiko.


↑ La konstruintoj de tiu-ĉi roboto baptis ĝin R2D2, kiel la -iomete similforma- konata roboto de filmoj de George Lucas.


↑ Konstruinto de konkuranta roboto estas intervjuata.


↑ Tiu-ĉi roboto jam sukcese trovis kaj prenis unu el la du pilkoj. Nun ĝi devas serĉi la duan.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361