Ĉu filozofiistoj tro "humanismaj"?

Tre ofte, ĉe mia nokta enlitiĝo, serĉas mi en la radio (kun ricevilo preskaŭ sama al tiu montrita supre) iun ajn kulturan programon por aŭskulti dum kelkaj minutoj antaŭ ekdormo. Hieraŭ nokte, en elsendo de universitata radiostacio mi aŭskultis paroladon inter du kleruloj de humanismaj fakoj, unu pli dediĉita al komunikado kaj literaturo, kun publikigitaj romanoj; la alia, elstara filozofiisto, specialisto pri latina kaj greka lingvoj. La temo estis pri "bestaroj", tre uzitaj en la mezepoko kiel plursignifaj simboloj. La programo apartenis al serio pri mezepoka kulturo, kaj ĝi estis interesa; tamen, proksime de la fino, ili parolis pri tiuj simboloj kaj iliaj samespecaj simboloj en la nuna okcidenta kulturo. La parolantoj pritraktis ilin kiel parto de kulturo alternativa antaŭ "la malsukceso de pozitivismo".
Tuj mi ekpensis ¿Ĉu pozitivismo vere "malsukcesis"? ¿Ĉu tiuj sinjoroj ne parolas tra radio, teknikaĵo filo de pozitivismo, scienco kaj tekniko?
Ofte mi rimarkas ke kleruloj de humanismaj fakoj, amikoj miaj, facilanime parolas pri malsukceso de kulturo tirita far pozitivisma mondrigardo.
Ja, la homaro frontas seriozajn problemojn, sed mi opinias ke tiuj problemoj estus eĉ pli seriozaj (ne malpli) sen la kontribuo de pozitivismo kiu enkondukis sciencon kaj teknikon; des pli ke iu ajn solvo de tiuj problemoj postulas sciencon kaj teknikon, sendpende de la kaŭzo de tiuj problemoj.




Estas bone ke mi finis la instruadon de la unua jarduono en la universitatoj, kaj tial mi havas iom pli da tempo por legi kaj por blogi, antaŭ ol komenci la taskojn de la dua jarduono. Do, ne estas hazarde ke tiuj du agoj legi kaj blogi reflektiĝas ĉi-tempe en miaj pli oftaj blogaĵoj pri libroj kaj legado. Mi havas kelkajn librojn en vico por esti priskribataj.
Pasis longa tempo ekde kiam lastfoje mi skribis pri
Mi ĝoje surpriziĝis okaze de la ĉi-jara ajuĝo de la Nobel-Permio pri fiziko pro la "teoria" aŭ ne tre "praktika" karaktero de la premiita laboro, ĉar (kvankam la aferon kiun mi ĵus mencios mi ne konstatis rilate al ĉiuj pasintaj premioj) kiel mi skribis en
Mi ŝatas historion kaj filozofion de scienco. Dum la lastaj tagoj mi relegas iom malnovan sed -por mi- interesan libron: "Más allá de la Física / Atravesando fronteras" (ISBN 8422007045), hispanlingva traduko el "Schritte über Grenzen", verko far Werner Heisenberg publikigita germanlingve en 1971. La unua parto de la libro enhavas skizojn pri la verkoj de Einstein, Planck, Pauli kaj Bohr, el vidpunktoj historia kaj filozofia; sed interesas min speciale la dua parto, kiu temas pri "Fiziko en pli ampleksa kunteksto". Ĉi tie mi trovas ĉapitron pri la abstrakteco en natursciencoj, kies ideoj tuj rememorigis min pri tio kion mi legis en verko "Consilience" (ISBN 0679450777) far Edward O. Wilson. En la teksto far Heisenberg kaj en
Hodiaŭ, 5an de septembro, mi ne disponas pri tempo por
Hodiaŭ estas taŭga tago por rememori ke 114 jarojn antaŭe, en la tiujara 15a de aŭgusto, naskiĝis en Dieppe (Francio), bebo kiu poste ricevis la iome longan nomon "Louis-Victor Pierre Raymond, Princo de Broglie", pli konata simple kiel Louis de Broglie. Li komencis studi historion en
Lastatempe mi havis tiun ĉi mian blogon neprizorgita -bedaŭrinde!, sed la kialo estas ke mi estis iom pli okupita, kaj ankaŭ ke pli da mia ĉekomputila kaj ĉeinterreta tempo estis dediĉita al redaktado de kelkaj artikoloj por kontribui al
La pasintan dimanĉon mi
Dimanĉo 23a de Aprilo: naskotago de la fizikisto
La 8an de marto de 2005, 

Hieraŭ vendrede, vespere, mi estis ĉe la komputilo pensante ĉu blogi, kaj pri kio blogi, kaj subite mia edzino alvenis kaj diris ke ŝi havas problemon en la kuirejo: ŝi uzis vitran kaserolon (montrita supre en la ĉi-flanka bildaro) por varimigi akvon por kafo, kaj poste ŝi restigis la kaserolon kun ĝia fundo supren, kaj lasis ĝian ŝtopilon, ankaŭ el vitro, sur ĝi. Post momento ŝi rimarkis ke la ŝtopilo firme gluiĝis al la fundo de la kaserolo, la fundo eniris iomete en la ŝtopilon, kiel mi montras en la dua bido. Rimarkinde, la gluiĝo de la du vitraj partoj estis fortega, ŝi kaj nia hejma servistino klopodis disigi la ŝtopilon el la kaserolo tute sensukcese, kaj do, mia edzino vokis min por ke mi ekspliku kial tia gluiĝo okazis, kaj precipe por demandi ĉu mi kapablas solvi la problemon.
Du jarojn antaŭ la 