20070830

Mia venonta prelego: La Universo de Albert Einstein

La venontan 11an de septembro mi prelegos pri Albert Einstein [Albert Ajnŝtajn], en la Planetario de mia urbo. Kie, kiel mi skribis antaŭe, mi kunlaboras en sciencpopulariga prelegserio. Por tiu prelego la direktoro de la planetario kaj mi selektis la titolon: "La Universo de Albert Einstein".
Mi ankaŭ proponis al la direktoro ke mi volas prelegi la venontan jaron pri Kurt Gödel [gedl]. Kial la venontan jaron? —vi eble demandos— Nu, la elstara matematikisto kaj logikisto mortis en la jaro 1978, do la venonta jaro estos la 30-jara datreveno de lia morto.
En la ĉi-supra foto aperas kune Einstein kaj Gödel.

Aktualigo de la 15a de septembro: La prelego okazis kiel ĝi estis planita; vi povas elŝuti dokumenton PDF el ligilo:
http://luisguillermo.com/El-universo-de-Einstein.pdf [1.21 MB]

Etiquetas: , , ,

20070802

Alvenis tago de Prelego

Kiel mi skribis en antaŭa blogero, mi konsentis prelegi pri Richard Feynman [pr: riĉard fajnman], por ĝenerala publiko, en la Planetario de mia urbo, Medellín. Nu, ĉiu lim-tempo pasas, ĉiu lim-dato alvenas, do hodiaŭ alvenis la tago por tiu prelego. Morgaŭ mi raportos ĉi-bloge kiel okazis la afero. Jen malsupre la unua bildo el la paŭerpojnta bildaro kiun mi pretigis por la prelego: "Richard Feynman kaj la moderna fiziko".

Aktualigo de la 3a de Aŭgusto: La prelego okazis bone, laŭplanite. Ne ĉeestis "amasa" aŭskultantaro, nur proksimume 20 homoj. Kaj —humileco flanken— mi estis laŭdata kiel bona preleganto fare de pluraj aŭskultintoj, inkluzive de la direktoro de la planetario; unu el ili, scianto pri la temo, opiniis ke ĝi estis la plej klarinstrua prelego pri Feynman por ĝenerala publiko kiun li spektis ĝis nun.
Post la prelego, mi babiladis proksimume horon kaj duonon pri fiziko kaj ĝia historio kun inĝeniero Horacio Uribe Arbeláez, universitata profesoro pri termodinamiko, kaj granda scianto kaj ŝatanto de fiziko.
Vi povas elŝuti la paŭerpojntan bildaron de la prelego, kiel dokumento PDF hispanlingva kun po kvar bildoj ĉiupaĝe, el:
http://luisguillermo.com/Feynman-LGRR.pdf [1.2 MB]

Etiquetas: , , ,

20070610

Libro "La privilegio esti fizikisto"

Estas bone ke mi finis la instruadon de la unua jarduono en la universitatoj, kaj tial mi havas iom pli da tempo por legi kaj por blogi, antaŭ ol komenci la taskojn de la dua jarduono. Do, ne estas hazarde ke tiuj du agoj —legi kaj blogi— reflektiĝas ĉi-tempe en miaj pli oftaj blogaĵoj pri libroj kaj legado. Mi havas kelkajn librojn en vico por esti priskribataj.
Du semajnojn antaŭe, kiam mi prunteprenis el biblioteko biografion pri Richard Feynman, por pretigi estontan prelegon, mi ne povis rezisti la "tenton" pruntepreni ankaŭ la anglalingvan verkon "The privilege of being a physicist" ("la privilegio esti fizikisto", ISBN 0716719827) far Victor Weisskopf, kio estas kolekto de eseoj kun iom simila karaktero al tiuj de la verko de Werner Heisenberg kiun mi menciis en alia blogaĵo. Koincide mi trovis ke Heisenberg mem estas la temo de la 12-a ĉapitro de la verko de Weisskopf.
En la libro estas interesaj pripensoj, ne nur pri fiziko sed pri scienco, teknologio, socio kaj iom da membiografio. Ĝiaj 16 eseoj aŭ ĉapitroj estas grupigitaj en kvin partojn: 1-La vivo de sciencisto, 2-Scienco kaj kulturo, 3-Ideoj en fiziko, 4-Du fizikistoj (pri Wolfgang Pauli kaj pri Heisenberg), kaj 5-Scienco kaj socio.

Sinteze: Leginda 18-jaraĝa verko.

Etiquetas: , , ,

20070531

Mia venonta prelego: Richard P. Feynman

Unu jaron antaŭe mi skribis blogaĵon pri la fizikisto Richard P. FEYNMAN, okaze de datreveno de lia naskiĝo (11a de mayo).
Nu, mi denove mencias lin ĉar la venontan 2an de aŭgusto mi prelegos pri li en la Planetario de mia urbo, kie mi iom partoprenas en sciencpopulariga prelegserio por ĝenerala publiko. Kiel mi raportis, la pasintan 3an de aprilo mi prelegis tie pri Artefarita Inteligenteco.
Feliĉe, mi trovis en publika biblioteko la libron Genius. The Life and Science of Richard Feynman [ISBN 0679408363], biografio pri la fizikisto far James Gleick, kaj prunteprenis ĝin por helpi min en la pretigado de la prelego.
La 15a de februaro de la venonta jaro estos la 20a datreveno de lia morto.

Etiquetas: , ,

20070520

Nova dika libro

Pasis longa tempo ekde kiam lastfoje mi skribis pri libroj. La lasta jaŭdo mi ne povis kontraŭstari la emon "peki" aĉetante dikan libron. Temas pri "El camino a la realidad", hispanlingva traduko de "The road to reality", far la fizikmatematikisto Roger Penrose. Mi posedas alian libron far li: "The Emperor's New Mind", kiun mi ne ŝatis ĉar tie li verŝajne argumentas kontraŭ la ebleco de Artefarita Inteligenteco, sed tiu libro iras tro tro longe tra fizikaj kaj matematikaj aferoj por argumenti tion, mi vere ne povis kapti lian tro ted-pezan argumentadon kaj daŭras mi kredante ke se "natura" inteligenteco ekzistas, tio sufiĉas por la ebleco ke "artefarita" ankaŭ ekzistu. Tamen, la nova libro, post foliumado, ŝajnis utila al mi rilate ĝian matematikan enhavon, ĉar ĝi pritraktas tiajn aferojn pri kiuj mi volas lerni plu. Tuj post la aĉeto, mi legis la komentariojn pri tiu libro far legantoj en Amazon.com, kaj ili estas plejparte laŭdajn. Kelkaj kritikoj temas pri la penspozicio kontraŭa de Penrose rilate teoriojn plimalpli akceptataj far la plimulto da fizikistoj, kiel Kordoteorio kaj Kosma Inflacio. Tamen, por mia celo lerni pli da matematiko, la libro utilos.

Etiquetas: , , ,

20070412

46 Jaroj de homa spacveturo

Juri A. Gagarin Mi ĉiam ĝojas trovante novajn blogojn en La Internacia Lingvo, kaj metante ligojn al ili en mia blogo. Nu, tio okazis kiam mi ĵus trovis La Spacon de Svetlana: Ridetu kaj Lernu!, kun la kroma ŝato mia pri la temo de ŝia lasta blogaĵo: memorigo pri rimarkinda fakto en historio de tekniko. Jen: la spaca flugo de Jurij Alekseeviĉ Gagarin, la 12an de aprilo de 1961. La foto kiun mi montras estas prenita el mia eta kaj malnova Soveta Enciklopedio pri Kosmonaŭtiko, kiun mi menciis ankaŭ en alia blogaĵo. Bedaŭrinde, li mortis la 27an de marto de 1968 en avidila akcidento dum trejnoflugo. Post li, la dua kosmoveturanto estis German Stepanoviĉ Titov (filo de esperantisto Stepan Titov) kiu flugis inter la 6a kaj 7a de augŭsto de 1961; lia flugo daŭris 25 horojn kun pli ol 17 rondiroj ĉirkaŭ nia planedo. Restu en nia memoro tiuj pioniroj.

Etiquetas: , ,

20061204

Naskitoj la 5an de decembro

La 5a de decembro estas la naskotago de kvar gravaj fizikistoj: Arnold Sommerfeld (1868), Werner Heisenberg (1901), Cecil Frank Powell (1903) kaj Sheldon Lee Glashow (1932). Pri Heisenberg kaj sia instruisto Sommerfeld mi skribis la pasintan jaron.
Cecil Powell estis brita fizikisto, mortinta en 1969, kiu atingis Nobel-premion en 1950 pro sia malkovro eksperimenta -en 1947- de Pionoj (mezonoj π) per fotografia metodo ankaŭ originale sia. Tiuj partikloj estis antaŭviditaj teorie far Hideki Yukawa 12 jarojn antaŭe.
Sheldon Glashow atingis Nobel-premion en 1979, kune kun Abdus Salam kaj Steven Weinberg, pro sia kontribuo al disvolvo de teorio pri la Elektromalforta fizika interago (kombino de Malforta kaj Elektromagneta interagoj).
Tamen, gravaj fizikistoj -escepte de Einstein- ne estas vere "famaj" por ordinara homo. La kvinan de decembro de 1901, dum en Würzburg (Germanio) naskiĝis Werner Heisenberg, en Ĉikago (Usono) naskiĝis vera famulo: Walt Disney.

Etiquetas: ,

20061003

Okaze de la Nobel-premio pri Fiziko 2006

Mi ĝoje surpriziĝis okaze de la ĉi-jara ajuĝo de la Nobel-Permio pri fiziko pro la "teoria" aŭ ne tre "praktika" karaktero de la premiita laboro, ĉar (kvankam la aferon kiun mi ĵus mencios mi ne konstatis rilate al ĉiuj pasintaj premioj) kiel mi skribis en antaŭa blogero, laŭ mi legis en libro tie citita, pli antaŭe la juĝistoj estis hezitantaj por doni la premion okaze de laboro precipe teoria, kiel estis —ekzemple— la karaktero de la Relativeco de Einstein: Ne ricevis Nobel-premion pro tiu laboro Einstein, sed pro alia, malpli profundsignifa sed pli "praktika" por la ĉiutageco homa: la Fotoelektra Efiko.

Etiquetas: ,

20060905

Mortotago de Ludoviko Boltzmann

Hodiaŭ, 5an de septembro, mi ne disponas pri tempo por skribi longe, sed deziras profiti la daton por memorigi vin pri la granda fizikisto Ludwig Boltzmann. Kial?, ĉar cent jarojn antaŭe, precize la 5an de septembro de 1906, tiu fizikisto mortigis sin mem. Li naskiĝis en Vieno, Aŭstrio, la 20an de februaro de 1844, kaj li multe kontribuis al nia kompreno pri la konsisto de materio el atomoj kaj molekuloj, ideo kiun kelkaj samtempuloj liaj ne facile akceptis. Li faris multajn alportaĵojn al Fiziko, ekzemple pri la konsisto de gasoj kaj pri la radiado el nigra korpo (per la t. n. "Leĝo de Stefan-Boltzmann"). Li estis pioniro pri la fako de "Statistika Mekaniko". Kvankam vere oni ne scias cent-procente prave kial li mortigis sin, kelkaj konsideras ke li estis tro deprimiĝinta pro la ĝenerala neakcepto de siaj konceptoj pri atomeca materio. Verŝajne li ne sciis ke laboraĵo far Albert Einstein -la antaŭan jaron (1905)- pri la movo de molekuloj en likvaĵo, estos helpanta konvinki dubantojn pri la realeco de siaj karaj atomoj kaj molekuloj.

Etiquetas: , ,

20060815

Naskotago de Louis de Broglie

Hodiaŭ estas taŭga tago por rememori ke 114 jarojn antaŭe, en la tiujara 15a de aŭgusto, naskiĝis en Dieppe (Francio), bebo kiu poste ricevis la iome longan nomon "Louis-Victor Pierre Raymond, Princo de Broglie", pli konata simple kiel Louis de Broglie. Li komencis studi historion en La Sorbonne ekde 1909, celante diplomatan karieron, sed li decidis fariĝi fizikisto pro influo de sia 17-jarojn pli aĝa frato Maurice, kiu esploris la tiame novan fakon de spektroskopio per X-radioj.
Li estis unu el la unuaj fizikistoj akceptantaj la teorio de Max Planck pri lum-kvantumoj, kaj en sia doktoriga tezo de 1924 li proponis ke ĉiu fizika "partiklo", ekzemple elektrono, povas esti priskribata ankaŭ kiel "ondo"; tio perpleksigis profesoron Paul Langevin -inspektoro pri la tezo- kiu decidis montri ĝin al Einstein, kaj post la bona opinio de ĉi-lasta, de Broglie ricevis sian doktorecon. La ideo pri ondoj de partikloj, referencita en posta artikolo far Einstein, vokis interesiĝon de Erwin Schrödinger kaj puŝis lin al disvolvado de ondo-mekaniko. De Broglie ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1929. Li mortis en Louvenciennes la 19an de marto de 1987. La titolon "princo" li heredis pro familia praulo kiu helpis Aŭstrion dum milito.

Etiquetas: , ,

20060510

11a de Majo: naskotago de Richard P. Feynman

Fejnman ene de Fejnmana DiagramoLastatempe mi havis tiun ĉi mian blogon neprizorgita -bedaŭrinde!, sed la kialo estas ke mi estis iom pli okupita, kaj ankaŭ ke pli da mia ĉekomputila kaj ĉeinterreta tempo estis dediĉita al redaktado de kelkaj artikoloj por kontribui al Vikipedio (ja, mi estas -modesta- vikipediisto). Tamen, mi ne volis preterlasi la datrevenon de grava sciencisto por lin rememori: La ĵaŭdo 11a de Majo estas naskotago de la fizikisto Richard P. FEYNMAN, kio okazis 88 jarojn antaŭe. Krom la tiel-nomataj Fejnmanaj Diagramoj, tiel popularaj en kvantummekaniko, kaj la disvolvo de Kvantuma Elektrodinamiko (mallonge: teorio de la interago de elektroŝargitaj partikloj inter si kaj kun fotonoj), li faris plurajn gravajn kontribuojn al fiziko. Mi ne estas spertulo pri tiuj temoj, sed mi aprezas lin ankaŭ kiel "defianto" aŭ instiganto pri du gravaj disvolvoj por la venontaj tempoj: Nanoteknologio, kaj Kvantumkomputiko. Ni povas diri ke danke al liaj proponoj, aliaj sciencistoj "malfermis siajn okulojn" pri la eblecoj en tiuj du esplorkampoj, kaj komencis prilabori ilin serioze.
Antaŭe mi skribis pri eta libro lia kiun mi kopiigis.
Feynman mortis en 1988.

Etiquetas: , ,

20060424

Naskotago de Wolfgang Paŭli: 25a de Aprilo

La pasintan dimanĉon mi skribis rememorante la fizikiston Max Planck, patro (aŭ unu el la patroj) de kvantuma mekaniko. Nu, dum Planck prilaboris, fine de la jaro 1900, novan leĝon por priskribi elektromagnetan radiadon, en Vieno estis bebo, naskita la 25an de Aprilo samjara, fariĝonta granda fizikisto: Wolfgang Ernst Friedrich PAŬLI. Baldaŭ en sia junaĝo Wolfgang Paŭli montris elstaran kapablon por matematiko kaj fiziko, tiel ke kiam li estis nur 19-jaraĝa publikigis tri artikolojn pri la Relativeco. Du jarojn poste, por germana enciklopedio de matematika scienco, li skribis samteman longan ĉapitron kiun Einstein mem laŭdis. Tiu ĉapitro estis poste publikigita kiel aparta libro kaj tradukita almenaŭ al la angla lingvo.
El inter multaj kontribuoj de Paŭli en fiziko, eble la du plej gravaj estas: La regulo, nomata nun "Ekskludo-Principo de Paŭli", pri la konduto de partikloj, kaj la teoria postulato -en 1931- ke devas ekzisti nova elemeta partiklo kiun oni trovis eksperimente nur 25 jarojn poste! kaj kiun Enrico FERMI baptis "neŭtrino".
La "Ekskludo-Principo", unue esprimita kiam li estis 24-jaraĝa, diras ekzemple -mi iom simpligas- ke ĉiu orbitalo en atomo (tiutempe oni supizis ke elektronoj estis en "orbitoj" similaj al astronomiaj orbitoj) ne povas enhavi pli ol du elektronoj.
En la nuntempa fiziko, neŭtrinoj estas priesplorataj kun gradega intereso ĉar ili verŝajne estas decidaj por kompreni, ekzemple, kial la universo estas farita el materio anstataŭ el antimaterio?.

Etiquetas: , ,

20060423

23a de Aprilo: naskotago de Max Planck

Dimanĉo 23a de Aprilo: naskotago de la fizikisto Max PLANCK, 148 jarojn antaŭe. Post lia surprizanta malkovro, en la jaro 1900, pri la nekontinueco de la energio, pli precize de elektromagneta energio, la homa kompreno pri la Universo draste ŝanĝiĝis por ĉiam. Nun mi ne skribas pri lia scienca biografio (pri kio ekzistas multaj skribaĵoj kaj eĉ li verkis "Prisciencan Membiografion"), sed pri kelkaj malpli konataj aferoj, prenitaj el libroj far Walter GRATZER kaj far John GRIBBIN:
Kiam li estis studento, lia profesoro pri fiziko -Philipp von Joly- konsilis lin ne dediĉigi al tiu ĉi scienco, ĉar jam mankis malmulton por scii pri la karaktero de materio; sed tuj oni malkovris la X-radiojn kaj malfermiĝis nova, nekonata panoramego por fizikistoj.
La familia vivo de Planck estis signita far tragedio: Sia edzino mortis en 1909; lia plejaĝa filo mortis en 1916 luktante en la Unua Mondmilito; liaj du filinoj -gemelinoj- mortis ambaŭ dum akuŝoj; lia domo en Berlino estis detruita per bomboj en 1944, kaj kvazaŭ tio tute ne estus sufiĉe!, lian plejjunan filon la Gestapo mortigis fine de la Dua Mondmilito, akuzita pri partopreno en puĉo kontraŭ Hitler.

Etiquetas: , ,

20060325

Mia prelego pri Einstein, elŝutebla

La 8an de marto de 2005, mi prelegis pri Albert EINSTEIN, invitite far la direktoro pri edukado, kulturo kaj bibliotekoj de la entrepreno Comfenalco de Antjokio. Tiu entrepreno estas kaso kiu administras ŝparfonduson de laboristoj kaj entreprenoj por doni diversajn servojn al la familioj de laboristoj, kaj al la socio ĝenerale. Nu, mi skribas pri tiu prelego nun ĉar mi ĵus havebligis en interreto la 58 ilustraĵojn kiujn mi faris por tiu prelego, kompreneble en hispana lingvo. Vi povas elŝuti ilin kiel dosiero paŭerpojnta, malgrandigita kiel dosiertipo .zip, el sekvanta ligo:
Una Mirada a Albert Einstein [Rigardo al Albert Einstein]

Etiquetas: , , ,

20060321

Naskotago de Laplace kaj de Noether

Antaŭe mi skribis pri libro far Pierre-Simon de Laplace kiun mi aĉetis en librofoiro. Nu, mi volas rememori kaj rememorigi al la legantoj ke la venonta ĵaŭdo, 23a de Marto, estos datreveno de la naskotago de tiu franca matematikisto, Pierre-Simon de LAPLACE, sed ne nur lia: ankaŭ de germana matematikistino Emmy NOETHER.
Pierre-Simon LAPLACE naskiĝis en tiu-ĉi dato, 257 jarojn antaŭe, kaj mortis en Francio la 5an de Marto de la jaro 1827. Li havis ampleksajn interesiĝojn, sed kontribuis precipe en astronomia mekaniko kaj en teorio de probabloj; pri la unua temo li publikigis libron Exposition du systeme du monde kaj la kvin-voluman verkon Traité de Mécanique Céleste, aperinta inter 1798 kaj 1825. Lian profundan fidon pri la leĝoj de mekaniko li esprimis per jenaj vortoj:

"Iu intelekto kiu en iu momento konus ĉiujn fortojn kiuj animas Naturon, kaj ankaŭ la situaciojn proprajn de la estaĵoj kiuj ĝin komponas, se ankaŭ estus sufiĉe ampleksa por analizi tiujn datumojn, povus enpreni per ununura formulo la movojn de la plej grandaj korpoj de la universo kaj tiujn de la plej leĝera atomo; nenio ŝajnus dubinda al tia intelekto, kaj tiel la estonteco samkiel la pasinteco ĉeestus antaŭ siaj okuloj."

Do, li pensis determinisme, sed konscia pri ke la homo nur alpoksimiĝas al tia ĉioscia "intelekto", li kredis ke la homa scio nur estas dubanta alproksimiĝo al la vero, kaj ĉi-lasta penso instigis lin ekstudi la fenomenojn de probableco.

Emmy Amalie NOETHER naskiĝis 124 jarojn antaŭe en Germanio, kaj mortis la 14an de Aprilo de 1935 en Usono. Albert EINSTEIN, en letero al David HILBERT -kun kiu ŝi laboris-, opiniis ke ŝi havis "penetrantan matematikan penson". Ŝi, kies patro kaj frato ankaŭ estis matematikistoj, laboris pri grupoj: precipe pri koncepto de simetrigrupoj kaj nekomutajne-abelaj grupoj. Ŝi pruvis teoremon (nomata Teoremo de Noether) kiu estas utila en fiziko kaj kiu en simplaj vortoj diras ke kiam simetrigrupo priskribas la konduton de fizika fenomeno, tiam ekzistas iu kvanto -ligita al tiu fenomeno- kiu konserviĝas. Ekzemple, energio estas la konservita kvanto en kelkaj procezoj .

Etiquetas: , , ,

20051214

Morgaŭ 15a de decembro: naskotago de Henri Becquerel

Antoine Henri BECQUERELSe ekzistas oftaj legantoj de mia blogo, ili certe rimarkis ke foje mi profitas datrevenojn rilataj al kelkaj homoj, precipe sciencistoj, por memori pri iliaj vivoj kaj kontribuaĵoj al la homa scio, ĉar por mi estas interesa la historio kaj disvolvo de la sciencaj kaj filozofiaj ideoj.
Nu, la 15an de decembro de 1852, en sama dato sed 7 jarojn antaŭ la nakiĝo de Ludwik Lejzer ZAMENHOF, naskiĝis Antoine Henri BECQUEREL, malkovrinto de la natura radioaktiveco. Li estis la tria fizikisto de sia familio; samkiel sia patro kaj avo, li estis instruanto pri fiziko en la Muzeo de Natura Historio de Parizo, kaj li eĉ naskiĝis en la muzeo mem! ĉar sia patro havis loĝejon tie. Li studis inĝenieradon, kaj komencis labori kiel instruanto en Politekniko en 1875, sed poste li dediciĝis al esplorado pri fiziko, sekvante familian tradicion. En 1889, li estis elektita membro de la Franca Scienca Akademio, ankaŭ same al sia patro kaj avo.
Li raportis en memorskribaĵo de 1903, ke kiel akademiano, li ĉeestis la akademian kunsidon de la 20a de januaro de 1896, kie Henri POINCARÉ montris la unuajn radiografiaĵojn senditaj far Wilhelm Conrad RÖNTGEN, kaj ke kuriozigita por malkovri ĉu la novaj radiaĵoj (ikso-radioj) estis ankaŭ efiko de la sama fenomeno kiu produktas fosforeskon, la sekvantan tagon li komencis tiucelajn eksperimentojn. Kvankam aliaj francaj sciencistoj laboris tiutempe pri tiaj fenomenoj, Henri Becquerel estis la unua kiu uzis uranion, elemento diskonigita por la sciencistaro en 1789 far la kemiisto Martin Heinrich KLAPROTH en la Reĝa Akademio de Scienco kaj Beletro de Berlino. Li utiligis salojn de uranio ĉar ekde multaj jaroj lia patro kaj li laboris kun ili, kaj iliaj fosforeskaj spektroj estis interesaj. La dimanĉon unuan de marto de 1896 li malkovris ke la saloj de uranio, tute sen helpo de alia lumenergio (kiel necesas por fosforesko), elsendis radiojn kiuj transpasis objektojn.
Baldaŭ tiujn fenomenojn studis ankaŭ Pierre CURIE kaj sia edzino Marie, kiuj kune kun Henri Becquerel ricevis la Nobelpremion pri fiziko en 1903.
La 24an de aŭgusto de 1908, do preskaŭ 9 jaroj antaŭ la morto de L. L. Zamenhof, mortis Henri Becquerel.

Etiquetas: ,

20051202

Sommerfeld kaj Heisenberg

La venonta lundo, 5a de decembro, estos la datreveno de la nasko de du gravaj germanaj fizikistoj: Arnold Johannes Wilhelm SOMMERFELD, naskita en Königsberg 137 jarojn antaŭe, kaj Werner Karl HEISENBERG, naskita en Duisberg 104 jarojn antaŭe.

← Sommerfeld | Heisenberg →

Sommerfeld kontribuis al la kvantuma teorio pri la atomstrukturo, kaj estis influhava profesoro por pluraj fizikistoj, inkluzive por la 33-jarojn-pli-juna Heisenberg. En 1891 li diktoriĝis pri matematko, laboris en Mineralogia Instituto de Götingen, kaj poste estis profesoro en tiu urbo, en Clasthal kaj en Aachen. En 1906 la Universitato de Munkeno fondis, por lia direktado, Instituton pri Teoria Fiziko. En tiu instituto li kreis bonegan etoson por fiziko, kun studentoj kiel: Peter DEBYE, Wolfgang PAULI, Linus Carl PAULING, Hans A. BETHE kaj Werner HEISENBERG. Sommerfeld influis la fakon de kvantuma fiziko ankaŭ en Usono, pere de vizitoj, inter 1922 kaj 1931, al la Kalifornia Instituto de Teknologio kaj al la Universitatoj de Wisconsin kaj de Miŝigano.
Li kuraĝigis la fizikiston Niels BOHR por ekdisvolvi atoman modelon, modelo kiun poste li mem plikompletigis per aplikado de la Speciala Relativeco de Albert EINSTEIN, konsiderante la relativecajn masojn de elektronoj, kaj aldonante elipsajn elektronorbitojn, krom aliaj kontribuaĵoj tro specialigitaj por ilin priskribi ĉi tie. Einstein diris: "Estas per ĝi [la laboraĵo far Sommerfeld] kiel la ideo de Bohr iĝas plene konvinkanta". Li publikigis en 1919 sian "biblion" pri spektroj: "Atombau und Spektrallinien" [Atomstrukturo kaj Spektrolinioj]. Kvankam sia laboro estis grava por la disvolvo de fiziko, tamen Sommerfeld ne atingis Nobel-premion.

Heisenberg estas eble pli konata ol Sommerfeld, pro sia fama Principo de Necerteco, pro la Nobel-premio de 1932, kaj pro sia disvolvo de Matrica Mekaniko, unua kompleta formularo de Kvantuma Fiziko, prezentita antaŭ ol Erwin SCHRÖDINGER publikigis sian propran formularon de Kvantuma Fiziko: Onda Mekaniko.

Sommerfeld kaj Heisenberg ne nur rilatiĝas pro siaj samaj naskodatoj, sed, la unua estis mentoro kaj juĝanto por la doktoriga verko de la dua. La parola ekzameno okazis la 23an de julio de 1923, kiam la juna Heisenberg, havis bonegan prezenton pri matematiko kaj teoria fiziko, parto kiun juĝis Sommerfeld, sed malbonan pri eksperimenta fiziko, parto kiun juĝis Wilhelm WIEN. Do, post diskutado inter la juĝantoj, Heisenberg doktoriĝis kun malpli alta noto ol tiaj kiajn li kutime atingadis. Tiutempe teoria fiziko per si mem ne estis tro alte taksata. Poste Heisenberg ricevis trejnadon en eksperimenta fiziko instruata far James FRANCK, sed definitive Heisenberg ne interesiĝis multe pri eksperimentado, li elstaris kiel teoria fizikisto.

Etiquetas: , ,

20051107

Sepa de novembro: naskitaj du fizikistinoj

Hodiaŭ, 7a de novembro, estas datreveno de la nasko de du sciencistinoj elstaraj en fiziko: Marya SKŁODOWSKA, pli konata per ŝia franclingva nomo kaj la familinomo el ŝia edzo: Marie CURIE, kiu naskiĝis en Varsovio, Pollando, en 1867, kaj Lise MEITNER, kiu naskiĝis en Vieno, Aŭstrio, en 1878.

← Marie Curie | Lise Meitner →

Marie Curie ricevis du Nobel-premiojn: pri fiziko en 1903 (kune kun sia edzo Pierre CURIE, kaj kun Henry BECQUEREL) pro pionireca esplorado pri radioaktiveco, kaj la premion pri kemio en 1911 pro la eltrovo de la elementoj radiumo [atomnumero 88] kaj polonio [atomnumero 84]. La nomo "radioaktiveco" estis inventita far ŝi, kaj pri tiu fenomeno ŝi publikigis libron en 1910.
Lise Meitner estis unu el la unuaj homoj esplorantaj la fision de atomnukleoj. Ĝenerale oni konsideras nejustan la fakton ke la Nobel-premia Komitato ne donis ankaŭ al ŝi la premion donita al ŝia kunlaboranto Otto HAHN. Simile al Marie Curie, sed pli serioze, Lise Meitner devis elteni kontraŭvirinan diskriminacion, ekzemple: dum siaj unuaj jaroj de esplorado ŝi eĉ devis labori en malnova metiejo ĉar oni malpermesis al ŝi eniri laboratoriojn kie viroj laboris. Ankaŭ, pro sia judeco, ŝi devis fuĝi el Germanio al Svedio, en 1938, pro la nazia persekutado.
Sinjorino Curie mortis pro leŭkemio en sanatorio ĉe la francaj Alpoj, la 4an de julio de 1934, kaj sinjorino Meitner mortis en Kembriĝo [Cambridge], Britio, la 27an de oktobro de 1968.
Ambaŭ fizikistinoj rimarkinde sukcesis elstari en tempo kiam la proseksa diskriminacio estis eĉ pli forta ol nuntempe.
En Vikipedio vi povas legi plu pri Marie Curie kaj pri Lise Meitner.

Etiquetas: , , ,

20051105

Fiziko por solvi problemon en kuirejo

Hieraŭ vendrede, vespere, mi estis ĉe la komputilo pensante ĉu blogi, kaj pri kio blogi, kaj subite mia edzino alvenis kaj diris ke ŝi havas problemon en la kuirejo: ŝi uzis vitran kaserolon (montrita supre en la ĉi-flanka bildaro) por varimigi akvon por kafo, kaj poste ŝi restigis la kaserolon kun ĝia fundo supren, kaj lasis ĝian ŝtopilon, ankaŭ el vitro, sur ĝi. Post momento ŝi rimarkis ke la ŝtopilo firme gluiĝis al la fundo de la kaserolo, la fundo eniris iomete en la ŝtopilon, kiel mi montras en la dua bido. Rimarkinde, la gluiĝo de la du vitraj partoj estis fortega, ŝi kaj nia hejma servistino klopodis disigi la ŝtopilon el la kaserolo tute sensukcese, kaj do, mia edzino vokis min por ke mi ekspliku kial tia gluiĝo okazis, kaj precipe por demandi ĉu mi kapablas solvi la problemon.
Do, mi lasis la komputilon kaj iris al la kuirejo. Klopodis ankaŭ mi per nur forto disigi la partojn, sed tute sensukcese; ili estis tre perfekte gluitaj. Mia edzino kaj la servistino imagis ke iel per varma akvo oni povos varmigi la kaserolon kaj disigi ilin. Ili varmigis iom da akvo kaj banis per ĝi la randon kie la du partoj ŝajnis gluitaj. Tio ankaŭ ne helpis, nia forto ne sufiĉis ankoraŭ por disigi la partojn.
Mi pensis ke se mi povus samtempe iomete malgrandigi la kaserolan fundon, kaj iomete grandigi la ŝtopilon, eble la du partoj disiĝos, aŭ almenaŭ iomete febliĝos la gluiĝo. Do mi elpensis procedon, kiel mi ilustras per la tria bildo: samtempe malvarmigi la kaserolan fundon per akvo kun glaciaĵoj, por ĝin maldilati, kaj varmigi la ŝtopilon per bolanta akvo, por ĝin dilati. Dum mi metis glaciaĵojn kun iom da akvo en la kaserolon, la servistino varmigis akvon en metala poto sufiĉe granda por meti la kaserolan fundon kun la gluiĝinta ŝtopilo.
Mi ne ŝatas ke oni uzu vitrajn kaserolojn kaj potojn en la kuirejo ĉar ili havas etan varmo-konduktivon, multe da energio perdiĝas, tamen, por la elpensita solvo-procedo, tio eble utilis, ĉar la varmo celita por la ŝtopilo nur tro malrapide atingis la kaserolon kaj kontraŭis ĝian malvarmon kaj malgrandiĝon.
Feliĉe la metodo funkciis. La du partoj ne disiĝis senhelpe (la temperatura diferenco ne estis sufiĉe granda), sed jam mia forto sufiĉis por facile disigi ilin.

Etiquetas: , ,

20051006

120 jarojn ekde la naskiĝo de Niels Bohr

Niels Hendrik David BOHRDu jarojn antaŭ la publika apero de La Internacia Lingvo, naskiĝis la dana fizikisto Niels Hendrik David BOHR. Morgaŭ, 7a de oktobro, estos la 120a datreveno de lia naskiĝo.
Li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en la jaro 1922 pro sia ellaboro de teoria modelo pri la strukturo kaj funkciado de la atomo, kaj en tiu sama jaro naskiĝis sia filo Aage Niels, kiu ankaŭ ricevis Nobel-premion pri fiziko, en la jaro 1975, pro laboro pri la atomnuklea strukturo.
Niels Bohr komencis studi fizikon en la Universitato de Kopenhago kiel 18-jarulo, kaj post tri jaroj li jam finis sian unuan interesan esploron, ĉi-okaze pri la surfaca tensio de l' akvo, laboraĵo premiita far la Reĝa Dana Akademio de Sciencoj kaj Beletro. La 13an de majo de 1911 li defendis sian doktorigan verkon "Studo pri la elektrona teorio de metaloj", en kiu jam li rimarkis ke oni povis, per la tiutempa ("klasika") elektrodinamika teorio, proksimume klarigi eksperimentojn pri varmokondukto kaj elektrokondukto, tamen ju pli oni volis klarigi eksperimentojn pri radiado kaj magnetismo, kie gravis pli la atomstrukturo, tiu "klasika" teorio des pli malbone funkciis, kaj tiam li komencis konvinkiĝi pri la neceso ellabori pli bonan modelon pri la atomo.
Niels Bohr perfektigis la priatoman modelon de Ernest Rutherford aplikante kvantumajn konceptojn, kaj tiel ebligis, ekzemple, ekspliki la spektron el hidrogeno. La novan priatoman modelon li prezentis en julio de 1913, en artikolo: "Pri la Konsisto de Atomoj kaj Molekuloj" ["On the Constitution of Atoms and Molecules"], publikigita en revuo de longa titolo: The London, Edinburgh and Dublin Philosophical Magazine and Journal of Science.
Tiu granda fizikisto mortis en Kopenhago la 18an de novembro de la jaro 1962.

Etiquetas: , ,