2005-07-18

Opinioj en ĵurnalo

El Colombiano, 20050718 pag. 4dHodiaŭ lundo aperis en la kolombia tagĵurnalo El Colombiano, eldonata en mia urbo, kelkaj opinioj miaj pri la evoluo de robotiko, ĉar ĵurnalistino Natalia Estefanía BOTERO, intervjuis min okaze de la robotfutbala ĉampionado RoboCup 2005, ĵus okazinta en Oosaka. Krom en la papera eldono, la artikolon oni povas legi ankaŭ en la enreta eldono de la ĵurnalo; tamen, ĉi-lasta ne daŭros atingebla (mi supozas) dum pli ol unu semajno (kutima daŭro de la enreta arkivo de la ĵurnalo), do mi konservis bildon de la paĝo, legebla per ĉi-tiu ligo.

Ligilo al la originala artikolo en la retejo de la ĵurnalo ←klaku, eble la artikolo ankoraŭ ekzistas en la reto.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Iuj maĉoj estis tre interesaj. Sed mi daŭre plu ŝatas "piedpilko" ol "futbalo" kiel nomo por la sporto, spite PIV-on, hehehe.

7/18/2005 02:22:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361