2005-07-03

Korea homoida roboto skermisto

Grupo de esploristoj de la Laboratorio pri Manufakturo kaj Mekatroniko de la Nacia Universitato de Seulo, Koreio, direktitaj far profesoro Bang Young-bong, disvolvas homoidan roboton kies nomo estas Musa, kaj kies celo estas praktiki orientstilan skirmadon (japana Kendo aŭ korea Kumdo) en matĉoj kun homoj, laŭ mi komprenas: "en nivelo de 3a dan" (kvankam mi ne konas pri Kendo). La roboto, kiu moviĝas homece kvazaŭ japana aŭ korea skirmisto, havas altecon de 1.63 m kaj pezas 70 kg, kaj estos tre utila por la praktikantoj de tiu tradicia milit-arto, kaj nune sporto, naskita en la sepa aŭ oka jarcento. Helpe de tia roboto la sportisto povos praktikadi kiam ajn estas sia ŝato, kaj ne bezonos alian homon preta praktiki ĝuste tiam.

La roboto Musa, kapablas mezuri kaj kontroli la forton metita sur sian bambuan spadon, kaj kapti tujvenontajn atakojn pere de sensoroj. Ankaŭ la roboto havos sistemon por eviti vundi la kontraŭstarantan homon.

Ĝis nun, la grupo laboradis en tiu-ĉi projekto dum unu jaro kaj duono, kaj planas prilabori ankoraŭ tri jarojn plu por perfektigi tiutaskan roboton.

Kvankam mi trovis tion kio ŝajnas kiel "oficiala" paĝo pri la roboto Musa, eĉ en la retejo de la Laboratorio pri Manufakturo kaj Mekatroniko de la Nacia Universitato de Seulo, bedaŭrinde ĝi estas en korea lingvo (kiun mi ankoraŭ ne lernas kvankam posedas vortaron kaj lernolibron Korea Eksprese), kaj multaj ligoj el tiu paĝo ne funkcias, almenaŭ ili ne funkciis hodiaŭ.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Mi bezonus roboton kiun praktiku karateon, hehehe. La ideo estas tre interesa sed mi volas vidi ghin en praktiko :-).

7/04/2005 09:48:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Gebeleizis,
Se ne en praktiko kaj persone, almenaŭ mi finfine trovis videetojn pri la roboto. Vidu la afiŝaĵon: Video pri roboto MUSA.

7/06/2005 07:14:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361