2012-01-28

Mia genealogio

Hiearaŭ mi legis malnovajn dokumentojn kiujn mia fratino (nun tro serioze malsana) konservis, kaj el tiu fonto mi desegnis nian genealogian arbon ekde la geavoj de niaj gepatroj:

Klarigindas ke tie ne aperas ĉiuj gefiloj de ĉiuj gepatroj, nur tiuj kiuj kondukas ĝis mi kaj mia fratino.

Ligilo al: sama arbo en PDF.

Etiquetas:

2011-12-30

Unu solvo al teknika problemeto

Mi, kiel eble multaj aliaj, interesiĝas pri la solvo de problemoj. Do, dum la lasta tempo mi estas esplorante pri la metodaro TRIZO (триз = теория решения изобретательских задач) iniciatita far Genrikh Saulovich Altshuller (Ге́нрих Сау́лович Альтшу́ллер) en Sovetunio. Mi mencias tion, ne ĉar mi povas diri ke mi aplikis metodon de TRIZO al la problemeto pri kiu mi skribas, sed pro tio, ke iel, la legado pri tiu metodaro jam vokas en mi plian emon rigardi teknikan problemon el pluraj vidpunktojn, kvankam mi estas ankoraŭ tre malproksime de povi konsideri kontentigajn miajn konojn pri tiu interesa metodaro.

Jen la problemeto: En mia hejmo oni uzas odor-eligan produkton Décor Scents™ de la firmao Glade. La tenilo por la odora pakaĵeto, ne estas unubloka, sed konsistas el vitra bloko al kiu estas algluita plasta duonframo kiu retenas la odoran pakaĵeton per la flankaj kaj malsupraj bordoj:

Mi konsideras tian ne-unublokan konstruon bedaŭrinda, ĉar post kelke da tempo la plasta duonframo malgluiĝas. Mi du/tri fojojn realgluis tiun tenilon per cianoakrilata gluo, tamen tia fikso daŭris nur malmultajn semajnojn.

Ĉe la lasta malgluiĝo mi decidis pensi pri nova solvo. La malantaŭa bloko kaj la duonframo estas travideblaj, kaj vere, iom "stulte" mi imagis ke ambaŭ partoj estis plastaj materialoj, do mi pensis fiksi la duonframon al la bloko per du etaj ŝraŭboj. Mi prenis drilon kun maldika borilo kaj intencis bori trueton tra la duonframo kaj iomete en la (plasta!) bloko. Tamen, la malmoleco de la bloko ne permesis bori plu. —Kion fari? La solvo per ŝraŭbetoj ne eblis!

La vortoj kiujn oni uzas por difini problemon foje kondukas nin en limigitan direkton de la spaco de solvoj. Nature, mi pensis unue ke tiuj du partoj devas esti gluitaj (hispalingve: "pegadas") kaj tuj ankaŭ la pensoj pri solvoj iel rondas "gluo"; la salteto al fiksado ne per gluo sed per ŝraŭboj ankoraŭ estas tre eta, tre simila al "gluo". Mi emis fari iom pli gradan salteton mensan.

Mi pensis, —Kio vere estas la celo? —Ĉu ke la du partoj estu "gluitaj"?. Ne! la celo estas ke la du partoj "ne estu facile disigeblaj". La gluo kaj la ŝraŭboj estas nur du manieroj por atingi tiun "nedisigeblon". Ĉu ekzistas aliaj manieroj por ke du partoj ne disiĝu (facile)? La gluo kaj la ŝraŭboj (uzitaj kiel mi unue intencis) estas ambaŭ rimedoj "inter" la du partoj, tamen, ekzemple kiam du homoj volas ne disiĝi, ili ne uzas ion "inter" ili, sed ili ĉirkaŭbrakas sin: ⇒ Ili uzas rimedon ne "internan" sed "eksteran". —Ĉu mi povas fari ke la du partoj ĉirkaŭbraku inter ili? Mi ne povas kreskigi "brakojn" en la malmola vitra bloko, tamen, precize la ŝraŭbetoj en la plasta duonframo povas utili por fiksi draton kiu, kvazaŭ brakoj, "ĉirkaŭbraku" la vitran blokon, kaj do, tiel mi alvenis al jena solvo:

Kaj tiel aspektas nun la odor-eligilon, kun odora pakaĵeto:

2011-11-05

Mortigita la krimulo supera ĉefo de FARK

Hieraŭ nokte la kolombiaj aŭtoritatoj raportis la mortigon de la, ĝistiame, supera ĉefo de la terorisma kaj narkotaĵkomerca organizaĵo FARK (hispane "FARC"), Guillermo León Sáenz Vargas, plej konata per lia alinomo Alfonso Cano. Mi gratulas la kolombiajn registaron, militfortojn, kaj miajn samnacianojn: la kolombian popolon ĝenerale, kiu deziras la finon de tiu "kancero" nomita FARK.

Mi profitas la okazon por rememorigi vin ke la libro Ŝakon al la teroro, pri batalo kontraŭ FARK dum la nuna kolombia prezidento estis ministro pri Defendado, estas elŝutebla el:
http://luisguillermo.com/shakon/

Etiquetas: , , ,

2011-10-26

Kajero 5-a de "ESPERANTOLOGIO"

Jam estas havebla la kvina kajero, 2011.07.14, de "ESPERANTOLOGIO / ESPERANTO STUDIES" (EES 5), kun 150 paĝoj, kiel dosiero PDF de 9.75MB:

http://www2.math.uu.se/esperanto/ees5.pdf

Ĝi enhavas jenajn interesajn artikolojn:

  • Salutvorto de la redaktoro / A word from the editor, far Christer Kiselman.
  • La strukturo de Esperanto kiel faktoro por certigi ĝian funkcion rilate al Lingvaj Rajtoj: Ĉefe pri la koncepto de lingvolernado kaj pri konscio de lingva normo, far Kadoja Hidenori.
  • Pri tiu ĉi revuo / About this journal.
  • Recenzo pri nova germanlingva biografio de Zamenhof verkita de Andreas Künzli, far Leif Nordenstorm.
  • La esperanta literaturo tra la lupeo de kelkaj lingvoteorioj kaj literaturkonceptoj, far Vilmos Benczik.
  • Organizaj strukturoj kaj la estonteco de Esperanto, far Humphrey Tonkin.
  • Unu hindunia infanlibro en Eŭropo, tri eŭropaj infanlibroj en Hinda Unio, far Spomenka Štimec.
  • Variantoj de esperanto iniciatitaj de Zamenhof, far Christer Kiselman.
  • Korektoj al EES 4

Etiquetas: , ,

2011-07-15

Duobla moralnormo

Se vi kaptas senpermese privatajn komunikojn kaj ilin publikigas, vi riskas esti taksata kvazaŭ heroo aŭ eble kiel krimulo. Tia estas la duobla moralnormo de multaj homoj.

En antaŭa blogafiŝo mi skribis pri tio, kaj nun, kun la afero pri News of The World, ekestis nova okazintaĵo por rimarkigi konkretan ekzemplon pri tia duobla moralnormo.

Eble sekreta kialo estas ke multaj homoj volas estis povaj, kaj tamen —dum ili ne estas tiaj— ili malamas la povulojn.

Etiquetas: , , , , ,

2011-07-12

Reklamoj de PHILIPS en Esperanto

La kompanio PHILIPS (Koninklijke Philips Electronics N.V.), de nederlanda origino, iam utiligis Esperanton por siaj publicaj reklamoj.
El ili, mi konas kvar reklamojn kiuj aperis en la centraj paĝparoj de la revuo Esperanto, en la jaro 1970, en la eldonoj de junio, julio-aŭgusto, oktobro kaj decembro. Nun mi alŝutis tiujn reklamojn al mia retejo, tiel ke ilin vi povas rigardi aŭ/kaj elŝuti en vian komputilon:

Post la publikigo de la supraj paragrafoj, mi trovis en Interreto dokumenton titolitan: Kun firmaj ideoj kaj ardaj diskutoj antaǔen: Skiza historio de Universala Esperanto-Asocio laǔ la revuo Esperanto, verkita far Andreas Künzli, kie legeblas, pri okazintaĵoj de la jaro 1970, i. a.:

«La revuo estis kunredaktata de A. Woessink-Nagata. En la revuo aperis du-tutpaĝa reklamo de Philips, kio eble ne tute kongruis por organizaĵo, kiu ŝajne ne tiom simpatiis al la kapitalismo.»

Fakte, aperis —almenaŭ— kvar dupaĝaj reklamoj, kiel mi montras. Pri la politika sinteno mi ne scias, nek opinias.

Etiquetas: , , , ,

2011-05-05

Salomón Hakim forpasis

Forpasis, hodiaŭ 5an de majo, en Bogoto, doktoro Salomón Hakim, elstara kolombia kuracisto.
Li estis konata pro sia laboro en la kampo de la neŭrokirurgio, ĉar li sukcesis priskribi la normalpreman hidrocefalon, kondiĉo tial nun nomita "Sindromo de Hakim". La kuracisto, deveninta de familio el Libano, elpensis valvon —kiu ankaŭ portas lian nomon— kiu estas uzata en la traktado de hidrocefalo. Ĉi tiu valvo reguligas la fluon de la likvaĵoj ene de la kranio kaj konsekvence la efekto kiun ĉi tiuj havas sur la nervaro. Tiu ĉi valvo permesis la kapabligon de pacientoj kiuj alie estus vivantaj en ĉiama kripleco.
Diplomita kiel kuracisto en la Nacia Universitato de Kolombio, li daŭrigis siajn studojn pri ĉi tiu temo en Usono, kie li fariĝis fakulo en neŭrokirurgio. Hakim dum multaj jaroj esploris la mekanikon de la krania kavo, kvankam li ankaŭ laboris kiel profesoro en pluraj universitatoj. Li ricevis plurajn premiojn kaj honorojn pro sia homhelpa esplorlaboro.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361