Taŭtogramo
Taŭtogramo estas skribaĵo (rakonto, eseo, poemo, demando, respondo,... ktp.) kiu uzas nur vortojn komencantajn per unu sama litero, jen du ekzemploj:
Malfeliĉa Mikaelo
Marde malfrue magistro Mikaelo manĝis montrante memfidan mienon, maĉis multajn molajn maturajn morkelojn marinitajn, mucidajn, malantaŭ mi, malgraŭ mia mokema malaprobo. Mi mem miris momente meditis mense: milda manĝaĵo? mensogo! misa manĝaĵo, malica; minacas maligna malbonaĵo!. Merkrede matene montriĝis malsano: Mikaelo muĝis, murmuris mallaŭte ... mutiĝis, marasmo manifestiĝis, mankis memstaro, Mikaelo malleviĝis, mortis!; Murdemaj morkeloj!, monstre mizera morto; mortinta menciinda Mikaelo meritas majestan maŭzoleon marmoran, mumiigon, maksimuman memoron mondan.
Vera verkisto
Vendrede vespere, Vladimiro, virta viro, vicigis vortojn verkante verse. Vi vidos varmecajn, vervajn, viglajn versojn. Vanta viro? -valora verkisto. Vakua verkaro? -Vladimiro volonte "vartas" versojn vastege: volumojn!: Vana, velkinta verkado? -valida, vitala voĉo.
En Kolombio, ni havas verkiston kiu majstrece regas tian skribadon, kompreneble en la hispana (kastilia) lingvo, li estas Mauricio Reyes Posada. Li verkas, tiamaniere, multajn kontentige longajn rakontojn plenajn de senco kaj humuro.
La verkado de taŭtogramoj estas bona ekzerco por praktiki la lingvon lernante vortojn ĉar ofte oni devas serĉi en vortaro; do, tial mi proponas al uzantoj de Esperanto, klopodu verki kiel eble plej longan kaj plensencan rakonton en taŭtogramo. Volas vi verki?



Verŝajne nuntempe ne estas multaj aktivaj esperantistoj en mia urbo, do, ekde kelkaj semajnoj antaŭe mi kunvenas en "rondeto" kun du bonaj esperantistoj kiuj samkiel mi volas praktiki la lingvon kaj plibonigi la scion pri Esperanto.


"Krozante" la reton, mi trovis 

Mi pensis ke Fidel Castro estas diktatoro, sed trovis ke laŭ mia PIV -represo de la dua eldono-, "diktatoro" estas: Eksterordinara provizora estro de ŝtato, kun absoluta povo. Do, Fidel Castro ne estas diktatoro ĉar li estas neniel "provizora". Eble li estas "aŭtokrato": (laŭ PIV: Absoluta regnestro). Lin ankaŭ karakterizas "nepotismo": (laŭ PIV: Troa uzo de sia povo aŭ influo por havigi postenojn aŭ favorojn al sia parencaro). Kara fraĉjo Raúl.
Riĉigu ni nian vortan sortimenton.
Hieraŭ okazis por mi bona surprizo: Mi ricevis libron sendita, el Bogoto per poŝtlivera servo, far mia amiko Luis Jorge SANTOS MORALES, eble la plej elstara kolombia Esperantisto, aŭtoro de pluraj lernolibroj pri nia kara lingvo, kaj ankaŭ pri la angla lingvo. La libro -en la hispana (kastilia) lingvo- estas
Hodiaŭ en la ĵurnalo
Kompreneble mi ne posedas en mia persona biblioteko tiun historian libron. Tamen mi ja posedas libron sufiĉe antikvan por ĝojigi min, la plej antikvan kiun mi havas, kaj -kurioze- ankaŭ ĝi estas lernolibro pri La Internacia Lingvo: Temas pri lernilo por hispanparolantoj presita en
Bona fonto de lastatempaj okazintaĵoj dum la 
