2005-06-13

Diversaj prototipaj robotoj

Repliee Q1expoOni povis rigardi pli ol 60 robotoj en la Montrado pri prototipaj robotoj, kadre de Expo 2005, en Aiĉi, Japanio.

En la foto aperas profesoro Hiroŝi Iŝiguro, de la Universitato de Oosaka, kiu staras apud sia roboto Repliee Q1expo dum montrado pri prototipaj robotoj, en la ekzpozicio en Aiĉi la pasintan semajnon. Kvankam ne ĉiuj montritaj robotoj estis homoidaj, la homeca aspekto de robotoj estas grava por ilia rilato kun la homoj, kiel mi skribis antaŭe.

Laŭ raportistoj kiuj ĉeestis, roboto nomata Cooper desegnis, pere de lasero kaj sur grandaj biskvitoj, portretojn pri la vizitantoj kiujn ĝi vidis per sia kamerao. Alia, Basbalisto, kiu kaptas mil bildojn ĉiusekunde, batadis pilkojn. InterAnimal estas alia roboto, pluŝurso 1.20 metrojn alta kiu movas siajn brakojn kaj kapon responde al homa voĉo.

Resume, interesa diverseco de robotikaj disvolvoj. Kvankam oni ĉiam povas trovi mankojn en la nunaj robotoj, mi estas optimisma ĉar tiaj robotoj ne povas malprogresi, nur perfektiĝi ĉiutage dank' al kreiveco kaj laboremo de siaj disvolvantoj.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Dankon por enordigado de via listo de E-blogoj. Nur restas kontrolo de ili. Ekzemple ligilo al la taglibro de nenifaranto estas al lia antaua blogo. Ankau multaj el blogoj en via listo ne plu funkcias (ekz. tiujn de gxangalo - au Bitakoro)

6/14/2005 08:42:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro la rimarko. Mi klopodos kontroli la korektan funkciadon de la ligoj aperantaj, laŭ mia tempo-dispono, kaj eble helpe de programo kiu vokas ĉiujn ligitajn paĝojn kaj raportas erarojn.

6/14/2005 08:54:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361