2005-06-03

Eta homoida roboto de Tajvano

Nun en Computex, komercfoiro de elektronika/informadika industrio okazanta en Centro de Tutmonda Komerco de Tajpeo (Tajvano), kompanio Micro-Star Internacia prezentis sian etan homoidan roboton E2R-H3.

roboto E2R-H3

Post tri jaroj da esplordisvolvado, la homaspekta etulo, kiu pezas nur 2.1 kg, kaj staturas 34 cm, kapablas procezi bildojn kaj sonojn.

roboto E2R-H3

Aspektas kiel bona roboteto por enamigi infanojn pri homoidaj robotoj, nunaj infanoj kiuj eble estas la disvolvontoj de tiuj altnivele rafinitaj estontecaj kunuloj de la homoj.

roboto E2R-H3

Etiquetas: ,

4 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Ĉu li povas fari ion utilan? :-)

6/03/2005 12:52:00 p. m.  
Blogger MCG diris ...

Mi volis diri "ĝi", hehehe.

6/03/2005 09:01:00 p. m.  
Blogger MCG diris ...

Sed mi ŝatus eĉ pli la knabinojn :-).

6/04/2005 12:05:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Gebeleizis:
Laŭ kion mi legis en Interreto, la nuna modelo ankoraŭ ne estas tre utila -krom por eksperimentemuloj amantoj de robotoj kaj teknikaĵoj. Fakte, la entrepreno Micro Star serĉas investantojn por pludisvolvi la utilon de la roboto por la hejma medio. La nuna modelo funkcias dum 120 minutoj antaŭ ol reŝargo de piloj, kaj estas kontrolebla el komputilo per sendrata konekto (per radiosistemo "Bluetooth"). Por parolrekonado ĝi uzas programon de Microsoft. La kapo de la roboto havas kameraon kiu nutras programon por rekono de vizaĝoj (tion diras S-ro Morgan Wu, direktoro de la disvovanta teamo).
Kaj, JA!, ankaŭ mi ŝatas tiujn knabinojn.

6/04/2005 10:41:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361