2005-05-21

Niveloj de egoismo

Laŭ miaj hispanlingvaj vortarlibroj, egoismo estas "Senmezura kaj troa aprezo aŭ amo al si mem, kiu igas onin prizorgi sian propran intereson, senzorge pri la aliuloj.", kaj laŭ PIV: "Ekskluziva memamo, kiu igas nin serĉi en la vivo nian propran plezuron aŭ profiton".

Tamen, mi pensas ke la difino devas esti pli ampleksa, ne devas temi nur pri plejgraveco de nia propra estaĵo. Laŭ mi, homo ne nur montras tian egoismon, mi rimarkas kion mi nomas "niveloj de egoismo":

  • Ekskluziva amo al sia familio, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por sia familio, senzorge pri la aliaj familioj.
  • Ekskluziva amo al siaj samgrupanoj, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por sia grupo, senzorge pri la aliaj similklasaj homgrupoj. Sia grupo povas esti ularo de: sama politika partio, aŭ sama religio, aŭ sama sociekonomia tavolo, aŭ sama urbo, aŭ sama gento, aŭ sama nacio, aŭ sama kulturo, aŭ sama lingvo, aŭ sama lando, aŭ sama profesio, aŭ samaj ŝatokupoj ... ktp. ...
  • Ekskluziva amo al la homaro, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por la homaro, senzorge pri la aliaj bestoj.
  • Ekskluziva amo al la homaro kaj aliaj bestoj, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por homoj kaj bestoj, senzorge pri la aliaj vivaĵoj.
  • Ekskluziva amo al la vivaĵoj, kiu igas lin aŭ ŝin serĉi la profiton por la vivaĵoj, senzorge pri la aliaj estaĵoj.

Do, homo kiu amas la tutan homaron, eble superis la unuajn nivelojn de egoismo, sed se por li nur gravas la homaro kaj ne tiel la aliaj bestoj, vivaĵoj kaj estaĵoj, li nur estas en alia nivelo de egoismo. Homo kiu amas ĉiujn vivaĵojn, por kiu la plej grava ekzistanteco estas la vivo, eble superis la unuajn nivelojn de egoismo, sed se por li nur gravas la vivo kaj ne tiel la senvivaj estaĵoj, li nur estas en alia nivelo de egoismo.

En la desegno mi reprezentas la plej kutimajn celojn de la egoismaj niveloj.

niveloj de egoismo

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Blogger MCG diris ...

Mi havas la "vivaĵoj"n cirklon pli proksima ol la "homaro".

5/22/2005 01:44:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Cxiam restas la gxenerala objxeto, ke cxia eksterena interesigxo, ecx pri la tuta universo, estas nur kasxita meminteresigxo. La eterna demando, cxu vera altruismo ekzistas inter homoj.

Ken

5/27/2005 10:31:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ĉiaokaze ekzistas degeneruloj, kiujn ne eblas refari kaj al ni restas nur malami ilin.

3/08/2014 12:54:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361