2005-03-21

Tri novaj socikulturaj leĝoj

Nun mi ripetos socikulturan "leĝon" kiun mi formulis en antaŭa blogaĵo, kaj aldonos du aliajn "leĝojn". Kvankam mi prezentas du el ili en matematika formo, por pli da klareco, ili ankoraŭ estas proksimumaj modeloj kaj mi ne pretendas aserti ke ili estas nun mezureblaj. Tiujn-ĉi "leĝojn" mi formulas pli en la spirito de "Sistemantiko" (libroj ISBN 0961825103 kaj 0961825170) kie la aŭtoro, John GALL, ne uzas matematikan formon.

Leĝo de Informa Ekspansio:
La volumeno en kiu disvastiĝas iu informo estas inverse proporcia al la cenzuro kaj aliaj limigoj aplikataj al la informo, se ia "informa temperaturo" estas konstanta. La informo estas kvazaŭ gaso kiu klopodas okupi ĉiujn cerbojn, komputerajn diskojn, presaĵojn kaj mediojn se oni lasas ĝin libera.


V = k I T / C
kie:
C=cenzuro kaj aliaj limigoj
V=volumeno en kiu la informo disvastiĝis (cerboj, presaĵoj, libroj, komputeraj diskoj, ktp.)
k=konstanto de proporcieco
I=kvanto de la informo
T=informa temperaturo (kelkaj informoj estas pli "varmecaj" ol aliaj)

Similan ideon esprimas la slogano "informo volas esti libera", kiu famiĝis precipe en la komunumo de la unuaj uzantoj de Interreto, kiam la reto estis konata kaj uzata preskaŭ nur far universitatanoj kiuj vere volis komunikiĝi, kunhavi sciojn kun foraj kolegoj.

Leĝo de Kreskanta Interfero:
La kapablo por agi en la socio estas ĉiam malpliigita pro kontraŭstaro far kreskanta interfero de aliaj homoj kaj homgrupoj.


Kt = Ko - a/(1 + b*exp(-ct))
kie:
Kt=kapablo agi en la nuna tempo t
Ko=kapablo agi se ne estus interfero
a,b,c=pozitivaj konstantoj de proporcieco
t=nuna tempo
exp( )=funkcio: 2.7182818 potencita ĉi-okaze per -ct

Pro la Leĝo de Informa Ekspansio, kaj pro la kreskanta nombro de homoj en la planedo, kaj de informaj rilatoj kaj komunikrimedoj, kreskas konstante la nombro de personoj interferantaj kaj opiniantaj kontraŭe pri ĉio: Se iu volas agi, ĉiam aperas pli kaj pli da homoj kiuj opinias kontraŭe kaj -per vortoj aŭ per agoj- malhelpas la agadon: ĵurnalistoj, kaŝfotistoj ("paparazzi"), la "publika opinio", misinformitaj homoj, verkantoj de blogoj, artkritikistoj, profesiaj kritikistoj pri ĉiuj fakoj, politikaj partioj, "naciaj interesoj", registaroj, religiaj ekstremuloj, terorismaj grupoj, interesoj de transnaciaj kompanioj, ekologiismaj grupoj, Greenpace, la hispana juĝisto Garzón, asocioj de samseksamuloj, virinaj asocioj, beston-protektaj asocioj, Amnestio Internacia, ktp. ktp. ...
Tial la agado estas kaj estos ĉiam pli malfacila kaj peza ĉar preskaŭ ĉiu homo pensas ke li/ŝi devas opinii. Fizika analogio povas esti "froto" ("rezisto de du korpoj, kiujn oni ŝovas unu sur alia" PIV) sed ĉi-okaze kreskanta froto.

En la ekvacio kiun mi ĵus proponas por tiu-ĉi "leĝo" mi supozas ke la kontraŭstaro kreskas laŭ funkcio tre kutime uzata por kreskado de popolo, vivaĵoj kaj aliaj fenomenoj.

Leĝo de Agado pro Nescio:
La nescio (nekono, seninformo) estas motoro por agado.

Tiu-ĉi "leĝo" ŝajnas kontraŭa al la ofta kaj verŝajne "evidenta" supozo ke la kono, la scio, la informo, estas tio kio kondukas al agado. Laŭ kutima vidpunkto oni atingas informon, scion, por agi. Sed fakte mi rimarkas multajn okazojn kiam iu ajn agas vere ĉar li/ŝi ne havas informon aŭ scion, kaj eĉ kontraŭe, se li/ŝi havus scion, li/ŝi ne agus.
Tiu-ĉi "leĝo" estas kompletigo de tiu kutima supozo, kaj utilas por rimarkigi ke tio kion scio aŭ informo alportas al agado, ne estas puŝo, kiel multaj homoj ŝajnas aserti, sed efikeco kaj/aŭ optimumon (esperinde).

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon pro via mesaĝo, kara Ken. Ja, ankoraŭ mankas perfektigi tiujn "leĝojn". Mi pensas ke vere mankas precizigi la koncepton de "varmeco" ĉi-rilate, kaj via sugestita rilato inter C kaj T ŝajnas utila paŝo tiucele. En la leĝo pri gasoj, du egalaj kvantoj de gaso (nombro de molekuloj) povas havi malsamajn varmojn. Ĉi-tie du egalaj kvantoj de informo (mezurita en bitoj, ekzemple) povus havi malsamjn varmojn. Kaj la varmo devas havi iun puŝan aŭ disvastigan forton.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

4/05/2005 04:25:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361