2005-01-21

Neniam maŝino kapablos ...

Mi finis mian antaŭan blogaĵon, pri la nova aviadilo Airbus A380, per demando pri aserto de niaj prauloj:
- Por ke io flugu nepre necesas ke ĝi estu malpli peza ol la aero.
Ni povas facile kompreni kial homoj pensis tion: ŝajnis tre logike ke se la aero estas fluidaĵo simila al akvo, la kvalito por ke io ŝvebu devus esti simila al la kvalito por ke io naĝu kaj ne mergiĝu en la akvon: malpli densa ol akvo. Ni povas skribi plimalpli la saman eraran aserton jene:
- Neniam maŝino kapablos esti pli densa ol aero kaj flugi. Tion oni asertis pro du kialoj: 1e Ĝis tiam fakte neniu maŝino pli densa ol aero flugis, kaj 2e, Ŝajnis tre malfacile (eĉ neeble) fari flugivan maŝinon kiu ne estu globo enhavanta malpezan gason.
Ni povas retroiri pli antaŭen en la historio, kaj trovi alian rilatan eraran aserton:
- Neniam maŝino kapablos flugi. Tion oni asertis pro du kialoj: 1e Ĝis tiam fakte neniu maŝino kapablis flugi (ekzemple: ŝipo ne flugas, biciklo ne flugas, aŭtomobilo ne flugas ...), kaj 2e, Ŝajnis tre malfacile fari flugivan maŝinon.
Multe pli poste ni povas trovi alian eraran kredon:
- Neniam maŝino kapablos lerni. Tion oni asertis pro du kialoj: 1e Ĝis tiam fakte neniu maŝino kapablis lerni (ekzemple: ĉiutage aŭtobuso iradas saman vojon kaj neniam lernis, oni devas stiri ĝin), kaj 2e, Ŝajnis tre malfacile fari lernivan maŝinon.
Nun ni trovas alian eraran kredon:
- Neniam maŝino estos pli inteligenta ol homo. Tion oni asertas pro du kialoj: 1e Ĝis nun fakte neniu maŝino estis pli inteligenta, ĝeneralsence, ol homo, kaj 2e, Ŝajnas tre malfacile fari maŝinon pli inteligenta ol homo.
Mi povos daŭrigadi per ekzemploj de similsencaj asertoj, sed jam sufiĉas: Kion mi volas rimarkigi per tiuj ekzemploj estas jenaj tri punktoj:

  1. La argumento por tiaj asertoj estas tro, tro, malforta, jen: 1e Ĝis la momento de la aserto neniu maŝino estis kapabla ..., kaj 2e, Ŝajnas tre malfacile fari maŝinon kapabla ...
    La unua pruvas nenion, nur eble ke neniu konatulo celis kaj klopodis fari tian maŝinon, kaj aldone: la tempo, la historio, la homaro ankoraŭ ne finiĝis. Kaj la dua ankaŭ pruvas nenion: malfacileco estas tre relativa termino.
  2. Tiuj negativaj asertoj havas malbonan efikon sur la scienca kaj teknika progreso, ĉar ili estas limigaj: Se miaj kredoj, ekde la komenco, neas la eblecon fari ion, estas preskaŭ neeble ke mi esploros kaj klopodos fari tion, kaj se mi eĉ ne klopodos fari, des mapli mi atingos tion.
    Por progresi necesas klopodi progresi, kaj por klopodi progresi necesas almenaŭ kredi ke progreso eblas.
  3. Maŝino estas koncepto tro ĝenerala, tro malfermita: mi ne povas juĝi la kapablojn kaj limojn de estontaj maŝinoj sur la bazo de la kapabloj kaj limoj de pasintaj kaj ekzistantaj maŝinoj.
    Homo estas homo, estulo jam difinita kaj kun plimalpli konataj kapabloj kaj limoj, sed maŝino estas malfermata koncepto, io ajn kio povas ekzisti: do la ununuraj limoj estas la eblecoj de la fizika ekzisto mem.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Kara amiko kaj kunbloganto:

Sxajnas al mi ke la analogio inter aero kaj akvo ne tute adekvatas. Fisxo ne malpli densas ol akvo, tamen sxvebas en akvo. Rajo efektive "flugas" en akvo. Cxu niaj prauloj pretervidis tion?

Pri via gxenerala konkludo, mi dirus ke por esti inteligenta entute, masxino devus esti konscia. Mi povas imagi tion nur en la kunteksto de tre progesinta bioniko; sub tiaj cirkonstancoj, la signifo de la vorto "masxino" eble estos alia.

Alivorte, estontece la distingo inter homo kaj masxino (la baza distingo en via eseeto) povos nebuligxi.

Tre interesa blogajxo!

Ken Miner (http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html)

1/23/2005 11:50:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361