2005-01-06

Libroj legataj lastatempe

Hodiaŭ mi decidis skribi iomete pri la libroj, en Hispana lingvo, kiujn mi legis dum la lastaj monatoj kaj legas nun. Eble miaj opinioj iomete interesos aliulojn.

Mi komencas per la plej eta: "El arte de la estratagema" far Giorgio NARDONE. Mi ŝatas tiun ĉi libreton, ĝi pensigis min alimaniere ol kutime pri diversaj aferoj. Mi rekomendas ĝin.

La libron "La Computadora Universal, de Leibniz a Turing", far Martin DAVIS mi ankaŭ ĝuis. Temas pri historio de la komputilo kun, miaopinie, bona nivelo de sciencteknika popularigo: nek tro simpligita, nek tro matematika aŭ teknika. Rekomendinda.

Mi ŝatas fotografion (vidu albumeton), kaj mi admiras al Henri CARTIER-BRESSON, kiu bedaŭrinde ĵus mortis en 2004, precize kiam mi estis presakaŭ finante la legadon de lia biografio "Cartier-Bresson, el ojo del siglo" far Pierre ASSOULINE. Mi multe ĝuis tiun bone skribitan libron kaj mi eĉ lernis vortojn de la Hispana kiujn mi ne konis. Ankaŭ mi rekomendas tiun-ĉi libron, speciale se vi ŝatas biografiojn aŭ historion de fotografio, aŭ specife la fotiston CARTIER-BRESSON.

Alian biografion kiun mi ĝuis esta tiu de la matemaikisto Paul ERDŐS "El hombre que sólo amaba los números" skribita far Paul HOFFMAN. Bona rakonto pri tiu stranga homo de matematika menso. Rekomendinda.

Laste, pri du libroj kies legadon mi ankoraŭ ne finis:

"El placer de descubrir", titolo en la Hispana per kiu oni publikigis kelkajn skribaĵojn kaj paroladojn far Richard FEYNMAN. Mi imagis ke tiu ĉi libro estus bona, ĉar li estis granda sciencisto, sed nun, preskaŭ en la duono de la legado, almenaŭ la komenco ne estas tiel bona kiel mi esperis; la libro seniluziigis min. Laŭ mia ŝato, mi ne rekomendas tiun-ĉi libron.

Fine, la biografion "Descartes, el filósofo de la luz", mi ankoaraŭ ne finas, sed mi povas rekomendi ĝin speciale se vi ŝatas biografiojn aŭ historion de filozofio, aŭ se vi, kiel mi, admiras la grandan René DESCARTES. La aŭtoro, Richard WATSON, estas longtempa studiemulo pri la vivo de la filozofo kaj matematikisto, kaj eĉ vizitadis multajn lokojn en kiuj li vivis.


 

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361