2005-01-01

Japanio: roboto-amikema socio

Hodiaŭ sabate, 20040101, aperis artikolo en angla lingvo far Taro Tarasaki en Asahi.com de Asahi Ŝimbun, kie li rememoras kiel, ekde la jaroj 1950aj per la apero de la fantazia heroo "Astro Boy", kreaĵo de Osamu Tezuka, la robotoj helpantaj la homon estadas en la mensa etoso de la japana socio. La aŭtoro ankaŭ rimarkas ke Japanio estas unualoke en industria robotiko, kaj ke jam en la 1990aj jaroj la emo de robotika industrio etendiĝis al neinsdustriaj aplikoj de robotoj, kiel servo-robotoj. Tamen li ankaŭ rimarkas ke Japanio devas barakti por konservi la unuan lokon ĉar Usono kaj Eŭropo estas eble pli pragmataj pri la enfokusigo al tuje uzeblaj robotoj.

Mi volas aldoni ion etan pri historio de japana ŝatado por la robotecaj maŝinoj:

La eta japana "roboto" montrita apartenas al la fino de la 18a jarcento. Kiam la invitinto metas tason sur la pleton kiun ĝi tenas per la manoj, ĝi "piediras" ĝis la invitito, kiu povas forpreni la tason; post la trinkado, kiam la invitito metas la malplenan tason sur la pleton, ĝi revenas al la invitinto.

Vi povas elsuti Resuman Raporton (en PDF) pri la japana teknologia strategio por krei roboto-amikeman socion en la 21a jarcento, publikigita en majo de 2001 far la Roboto-Asocio de Japanio.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361