La lasta ĉavezaĵo aŭ stultaĵo
Etiquetas: Hugo Chávez
Skribitaj Pensoj |
|
Anglalingve, el CNN:
Venezuelan lawmakers debate government control of Internet
Twitter HashTag: #SOSInternetVE
Etiquetas: cenzuro, Hugo Chávez, Interreto, Venezuelo

Hodiaŭ en la Organizaĵo de Amerikaj Ŝtatoj, fare de Kolombio, estis publike senvualigita per abunda dokumentaro la akcepton kaj gastigadon kiun faras en Venezuelo la registaro de Hugo Chávez Frías, siaplaĉe, por ĉefoj, trejnantoj kaj aliaj anoj de la terorisma kaj narkotaĵkomerca grupo fark.
La registaro de Venezuelo ne povis respondi konkrete al la Kolombia plendo, sia reprezentanto Roy Chaderton nur babilis blah blah pri historio kaj eĉ literaturo, k.t.p. sed nenion li kapablis diri pri la domoj kaj bienoj kie sia registaro gastas la teroristojn. Kaj tiu registaro ne permesis ke, kiel Kolombio petis, komisiitoj plurlandaj vizitu tiujn lokojn.
Nu, eĉ pli bedaŭrinde: Anstataŭ klare respondi PRI LA KONKRETA TEMO, kaj anstataŭ tranĉi siajn rilatojn kun la teroristoj, la venezuela registaro, male, konservas siajn ligojn kun tiuj abomenindaj krimuloj kaj preferas tranĉi la rilatojn kun la kolombia registaro !
Etiquetas: Hugo Chávez, Kolombio, Venezuelo
La originala karikaturo hispanlingva estas farita de la kolombia karikaturisto Ricky, vi povas vidi ĝin en lia blogo:
http://www.ecbloguer.com/elblogdericky/?p=2388
Etiquetas: Hugo Chávez, humuro

Hugo Chávez parolas (foto kun ASA/ISO 6400)
Etiquetas: elektro, Hugo Chávez, Venezuelo
En mia nivelo de lingvoscio pri Esperanto, mi konsideras ke por plibonigi tiun scion, estas pli utile traduki ol verki originale. Kiam oni verkas originale, oni nature (nekoscie) limiĝas preskaŭ ĉiam al vortaro kaj esprimoj kiujn oni jam antaŭe uzadis. Konstraste, kiam oni tradukas verkon de alia aŭtoro, oni devigas sin klopodi kompreni tre bone kion precize diris (celis diri) la aŭtoro, oni devas serĉi en -eĉ plurajn- vortarojn kaj gramatikojn. Ĉi tiel oni pligrandigas sian personan vortprovizon kaj esprimivon, kaj plulernas ne nur pri Esperanto (cellingvo) sed ankaŭ eĉ pri la fontolingvo.
Tial, mi nuntempe tradukas libron pli ol 300-paĝan. Monatojn poste, mi prezentos tion al vi.
Nun mi prezentas tradukaĵon de artikolo far Alfredo Rangel, kolombia pripolitika analizisto kaj skribisto, direktoro de la Fondaĵo Sekureco kaj Demokratio, publikigita en la revuo Semana, la sabaton 16-an de januaro de 2010:
Chávez, la Titanic alfundiĝas
2010 povus esti la jaro kiu marku la turnopunkton por la komenco de la finiĝo de la chaveza reĝimo en Venezuelo. Pro la misregado, senbrida korupto kaj vasta improvizo, renkontiĝas mallumaj nuboj kiujn la chavezismo ne kapablos forigi kaj kiuj kreos vastan popolan reagon kontraŭ ĝi, markante la komencon de ĝia defalo.
Ĉi tio povus okazi en la sekvonta balotado okazonta en Septembro ĉi-jara. Kiel sugestis Heinz Dietrich, ĉefa ideulo de la chaveza reĝimo, se tiu ĉi balotado estas perdita, "la 'Bolivarisma' procezo povus alveni al sia finiĝo". Pro la nuna krizo, Sro. Dietrich mem taksis la chavezan regadon kvazaŭ "Iu 'Titanic' baldaŭ alfundiĝonta" kaj lastatempe deklaris li ke "la glacimonto estas pli proksima". Li ankaŭ montris la altajn gvidantojn de la procezo kiel "la respondeculoj pri la katastrofo kiu venas". Siaflanke, la venezuela ambasadoro ĉe la OAS, Roy Chaderton, esprimis publike sian "maltrankvilon pri la supervivo de la 'Bolivarisma' revolucio". Kaj ĉi tiuj ne estas izolitaj voĉoj: tia sama antaŭtimo ekzistas en multaj sektoroj de la chavezismo.
Fakte, la situacio estas kriza, ĉar al la porciumado de akvo kaj elektro, al la senbrida urba sensekureco, al la senefikeco de la sociaj planoj kaj al la daŭraj neprovizoj kiajn trasuferas la venezuelanoj sumiĝos nun inflacio de inter 50 kaj 60 procento ĉi-jare, rezulte de la devalutigo kiun la registaro ĵus dekretis. Oni ne forgesu: inflacio ja faligas registarojn; tio estis la daŭra historio de Latinameriko. Oni devas rememori ke Venezuelo importas preskaŭ ĉion kion ĝi konsumas —ekzemple, 60 procento el la manĝaĵoj—, pro kio takseblas ke post la devalutigo, almenaŭ duono el la importaĵoj kostos duoble al konsumantoj. Kaj ĉi tio ne eviteblas metante soldatojn kun pafiloj ĉe la superbazaroj.
La devalutigo far Chávez estas fiska kaj ĝi havas politikan celon. Proksimtempe ĝi aerumos lin, ĉar la registaro havos pli da bolivaroj (VEB) pro unu dolaro de nafto eksportita, sed en la meztempo ĝi ne estas solvo kaj, male, ekigos gravajn problemojn. Povas kreski la publika elspezado dum la venontaj monatoj kaj ekzistos pli da mono cirkulanta kaj tiel pliiĝos la aĉetvolo por importitaj varoj, kaj ĉi tio denove puŝos la prezaltiĝon. Do, tuj, la registaro povas artefarite pliigi la publikan elspezadon por kompensi la riskon esti venkita en la okazonta porparlamenta balotado, sed tamen la ekonomia realo pasigos al ĝi la pagendan fakturon tra la politika fenestro. Chávez havas nesupereblajn malfacilaĵojn por venki la krizon kaj ne havas respondojn por pravigi la manieron kiel li malŝparis la monabundon naftan de la lando dum la lastaj jaroj. Meze de maro da nafto, la popolo ne rezignacias al porciumado de elekro po kvar horoj ĉiutage, kio povus esti eĉ pli granda estonte; krome, trapasi ĉi tiun energian krizon strukturan eble postulos kvar aŭ kvin jarojn, ĉar anstataŭ havi la bezonatajn 35 elektrocentralojn, la lando havas nur ses, ĉar mankis investon en ĉi tiu afero dum la lastaj jaroj. Kontraste, la registaro donacis 61,000 milionojn da dolaroj en helpo al aliaj landoj, tute sen kontrolo kaj laŭ sia arbitra politika tagordo: 20.000 milionojn al Kubo, 8,500 milionojn al Argentino, 5,200 milionojn al Brazilo, 700 milionojn al Irano, 300 milionojn al Ĉinio, 300 milionojn al Usono, k.t.p. La venezuelanoj neniam komprenos kial, havante ili mem tiel multajn nekontentigitajn bezonojn, sia registaro fordonacis tiomajn rimedojn nur por kontentigi politikajn interesiĝojn.
Dum ĉi tiu situacio, liaj kutimaj manovroj misgvidantaj la atenton aspektas pli kaj pli ridindaj kaj jam ili konvinkas neniun. Akuzi Usonon pri sendo de spionaj aviadiloj al Venezuelo kaj prezenti kvazaŭ pruvo foton de aviadilo "P3" elŝutita el la Vikipedio estas, sincerdire, kompat-veka. "Eĉ la tremiga komputila entrudulino Lisbeth Salander ne estus trovinta tion!", ĉi-tiele mokis la fakton la kontraŭstara ĵurnalo Tal Cual. Klare, Chávez estas komenciĝinta fari bastonfrapojn de blindulo.
Konklude, meze de tiu ĉi situacio tiel katastrofa, en la Septembra balotado la chaveza registaro povus esti venkata kaj perdanta la regadon de la kongreso, per kio lia absolutisma projekto malsukcesus. Sed ne forgesindas la tradicio de subitaj popolaj insurekcioj en Venezuelo. Ni rememoras pri la fama "Caracazo" de 1989, kaŭzita far kriza neprovizo kaj senbrida prez-altiĝo, tiaj kiajn oni vidas venontajn ĉi-jare en la najbara lando. La komenciĝo de la fino de Chávez povus esti pli proksima ol kia ĝi ŝajnas.
------------
Originala artikolo hispanlingva:
www.semana.com/noticias-opinion/chavez-titanic-hunde/133735.aspx
Etiquetas: ekonomio, Hugo Chávez, politiko, Venezuelo

Fonto (hispanlingva): www.josebhuerta.com/inflacion.htm
Etiquetas: ekonomio, Hugo Chávez, Venezuelo
Por voki la atenton de naivuloj, la venezuela prezidento, kaj politika ĉefo de la kolombia krimularo FARK, Hugo Chávez Frías, diris antaŭ la nuna priklimata konferenco en Kopenhago, ke "En la stratoj oni diras ke se la klimato estus banko, la (kapitalismaj) registaroj estus jam savinta ĝin".
Per sia "portado" laŭ li de tiu onidiro en la centron de la konferenco, necesas ke ni komprenu ke li mem akordas pri la pravo de tia misretorika kaj stulta komparo inter donado de mono al iu banko (kiu foje estas jam repagata far kelkaj bankoj) kaj savi la mondan klimaton, kio temas pri kompleksega TUTMONDA, socia, ekonomia, media kaj industria sistemo, kun egaj kaj tempopostulaj malfacilaĵoj por ŝanĝado. Ne temas nur pri "doni monon", necesus grandaj ŝanĝoj, eĉ por teknologioj kiuj ankoraŭ ne estas pretaj aŭ estas tro kostaj, k.t.p.
Per sia portado de tiu onidiro en la centron de la konferenco, li deziris ŝajniĝi filozofo kiu igas niajn "etajn mensojn" rimarki grandajn verojn kaj "kontraŭdirojn" aŭ nekonsekvencojn de la kapitalisma sistemo. Tio eĉ vekis aplaŭdojn far naivuloj similaj al li inter la aŭskultantaro.
Fone, Hugo Chávez Frías, ankaŭ montras iom da duobla moralo: Lia lando ege profitas el vendado de nafto (eĉ al la "usona imperio" ! ), la tuta ekonomio de lia lando baziĝas sur tio; kaj nafto estas la origina ĉefa kaŭzo de klimatŝanĝiĝo. Sed pri tio ĉi lasta li mutas! Tia konduto estas kvazaŭ iu produktanto kaj vendanto de tabako plendus ke la ceteruloj faras nenion kontraŭ la pulma kancero!
Etiquetas: Hugo Chávez, klimato, politiko, Venezuelo
Hodiaŭ mi pubilikigas artikolon far S-ro Fernando Londoño Hoyos, kolombia advokato kaj eksministro pri ŝtato kaj justeco.
DEK JAROJN POSTE
Far: Fernando Londoño Hoyos
[Tradukita en Esperanton far Luis Guillermo Restrepo Rivas]
« Malantaŭe restas la senfinaj paroladoj, la malĝentilaĵoj, la neklaraj promesoj kaj la blankaj mensogoj. Dek jarojn post la inaŭguro de Hugo Chávez kiel prezidento de Venezuelo, al la popolo restas nur fronti sian ruinigan realaĵon.
Tiu elementa streĉo de kritika konscio devus esti farita antaŭlonge. Sed la amasoj flamiĝintaj en la stratoj pensas malmulte. Longe antaŭ Chavez, tion eltrovis Mussolini kaj Hitler, tiuj du mastroj nesuperitaj pri la arto pritrakti tumultojn.
La psikologio de homamasoj estas entuziasmiga fako de politika scienco. Ĉar malfacilas kompreni ke riĉa popolo toleru sian trenadon al la keletaĝo de mizero sen provi proteston, sen lasi eĉ registron.
Sed tiel okazas la aferoj. Inter vakuaj paroladoj kaj histrionaj grimacoj, Fidel Castro portis la kubanojn ĝis la randon de senhaveco kaj tion rimarkis nur tiuj kiuj kuraĝis spiti la danĝerojn de furiozanta maro prefere ol elporti la deliraĵojn de abomeninda megalomaniulo.
Sed nun nia afero estas la Venezuelo de Hugo Chávez. Tiu, kiu nur havis spacon por aŭdi paroladojn de la plej malbona gustumado, vesti sin per ruĝaj ĉemizoj kaj kriegi sloganojn kontraŭ la satanisma imperio, kontraŭ la riĉuloj, kontraŭ la pastroj, kontraŭ la najbaroj, kontraŭ ĉiuj. Kio restas finfine?
Nu io simila kiel kutime. Se en unu el siaj finaj pedagogiaj penoj Castro instruis la kubanojn pri la uzo de riza kuirpoto, tiu lasta novaĵo el ĝia groteska teknologio, Chávez devigiĝis instrui kiamaniere bani sin en tri minutoj.
Kompreneble ke ne ekzistas akvo. Ĉar dum dek jaroj ne estis loko por konstrui akvo-rezervejojn kie konservi ĝin por la someroj antaŭvideble longaj. La kvazaŭ-senfinaj naftaj rimedoj foriris por apogi balotadojn de kundiboĉuloj, por konsenti ŝtelojn far la "Boli-burĝaro" kaj por neimagebla karnavalo de nekompetenteco kaj neefikeco.
Tamen ian konsolon devas havi la venezuelanoj. Okazas ke ilia angoroo ne limiĝas al manko de akvo por sin bani, sed ke ankaŭ ili ne havas elektron por laborado, por kuirado, por alfronti la neelteneblan varmon per iom da klimatizo. Ĉar la lando plej riĉa je nafto en la tuta kontinento, mankante akvo, ankaŭ ne konstruis termoelektrajn centralojn. Nek akvo, nek elektro. Tio estas la perfekta kombino de malbonaĵoj por malesperigi iun ajn, sed precipe la simptomo de terura bilanco de ĉi tiu anstataŭigo de publika administra sistemo per la komunisma folkloro reganta.
Nehavante akvon por sin bani nek elektran energion por supervivi en ĉi tiu jarcento de industriigo kaj teknologio, venezuelanoj havos tempon por mediti kion okazis al ili. Kaj ili rimarkos kun hororo ke sia nafto-produktado estas plonĝinta. Ke siaj havenoj, siaj ŝoseoj, siaj flughavenoj estas tiuj samaj de dek jaroj antaŭe, sed dek jarojn pli maljunaj. Ke tiu sia estas la lando kun plej alta inflacio en Ameriko kaj la vivtena kosto fine sufokos ilin. Ke ili jam produktas nenion kaj devas aĉeti ĉion se ili ne volas vidi malplenajn la bretojn de siaj vendejoj. Ke el siaj internaciaj monrezervoj nenion restas, kaj el tiom multe da blufado nur aperas en la bilanco ultrasonaj aviadiloj kiuj ne utilas por kapti la ŝteliston, la rabiston, la pasantan murdinton, kiuj estas la solaj veraj malamikoj en ĝia drameca perspektivo de aferoj.
Venezuelo estas vekanta el sia longa inkubo. Kaj eĉ ene de la simpleco de la ĉavez-ismaj homamasoj, ili komprenos ke mankas akvo ne pro naĝo-basenoj de riĉuloj, kaj energio ne pro klimatizo de butikaroj. Kaj ili eltrovos ke dum ili kriegis surstrate oni prirabis sian tutan landon, la plej riĉa de tiu ĉi Ameriko.»
—————
La Hora de la Verdad, Ĵaŭdo 5a de novembro de 2009
Ligiloj:
Originala hispanlingva artikolo:[ 1 ]
En la blogo de la venezuela ĵurnalistino Martha Colmenares:[ 2 ]
En la blogo Viva Venezuela Libre:[ 3 ]
En la blogo Debate Nacional - Desarrollo:[ 4 ]
Etiquetas: Hugo Chávez, Venezuelo
Grupo de homoj kiuj rifuzas kaj kontraŭstaras la konduton de la venezuela aŭtokratisma prezidento kaj sian senhontan altrudon kaj enmetiĝon en aferojn de aliaj suverenaj ŝtatoj, organizas protestajn marŝadojn kontraŭ Hugo Chávez Frias, por la venonta 4a de septembro.
Jen la hispanlingva retejo:
- http://www.NoMasChavez.org
Tie, per la ligilo "Lista de coordinadores" (listo de kunordigantoj) oni trovas la liston de urboj kaj respektivaj lokoj por la renkontiĝoj.
Krom tiun retpaĝon, la retpoŝton, kaj plimultiĝantajn blogojn, oni utiligas la sociajn retojn Facebook kaj Twitter por konvoki kaj aranĝi la protestojn en diversaj urboj
Mallongaj ligiloj al la grupo en Facebook (grupanoj > 438610):
- http://bit.ly/nomaschavez
- http://snurl.com/nomaschavez
- http://nomaschavez.notlong.com

Etiquetas: Hugo Chávez
Jen memkontraŭdiroj de Hugo Chávez Frias rilate tri temojn:
"Malstabiligo" de la regiono:
Temas pri la daŭrigo kaj plifortigo de jam plurjara akordo inter Usono kaj Kolombio, proksima al fina subskribo far la du registaroj. Akordo per kiu militistoj de Usono povos uzi sep kolombiajn militbazojn, kaj utiligi teknikajn rimedojn, por helpo al nia lando en la batalo kontraŭ narkotaĵtrafiko kaj terorismo.
Hugo Chávez konsideras tion kiel "malstabiligo de la regiono". Tamen, "regiono" ne estas preciza vorto kun geografie difinita mezuro, ĝi havas relativan kaj laŭvolan amplekson. Ŝajnas ke por Hugo Chávez "regiono" signifas Venezuelo (nun "Chavezuelo") kaj la landoj en kiuj lia influo estas pli forta. Tamen, Usono apartenas al la regiono amerika, do Usono ne estas eksterregiona. Krome, Usono estas multege pli apartenanta al la regiono -por ĉiu senco de la vorto- ol Rusio, lando ja ekesterregiona kun kiu li havas militistajn akordojn. Usono estas multege pli apartenanta al la regiono ol Iranio, lando kies nunan registaron li volas enmeti en nian regionon.
Neniu, escepte narkotaĵtrafikistoj kaj teroristoj devas havi timon pro tiu akordo inter Usono kaj Kolombio. Eble la ĉagreniĝo de Chavez vere estas ĉar li apartenas al tiuj grupoj kaj li havas ion por kaŝi.
Ekonomia blokado:
Hugo Chávez, laŭ siaj paroloj, kontraŭstaras la aplikon de ekonomia blokado de unu lando al alia (kiel tiu de Usono al Kubo). Tamen, ĉiusemajne li aplikas tiajn ekonomiajn minacojn kontraŭ Kolombio, difektante la komercon inter la du apude najbaraj landoj kaj la plurjarajn investojn de kolombiaj entreprenistoj en Venezuelo. Krom la fakto ke Venezuelo ŝuldas monon de importoj jam faritaj el kolombiaj produktantoj, kaj similan nepagan kutimon jam havas kun brazilaj produktantoj! (Prezidento "Lula" da Silva jam protestis).
Flanka efiko de tiuj frenezaj decidoj estas la plikostigo kaj eĉ malapero de komercaĵoj kaj manĝaĵoj por sia propra popolo, sed tio ĉi al li ne gravas.
La "Imperio" kaj la enmetiĝo en aliajn landojn:
Hugo Chávez, laŭ siaj paroloj, kontraŭstaras la enmetiĝon de unu lando en aferojn de alia, kaj pri tiaj li mallaŭdas Usonon, kaj nomas ĝin "La Imperio". Tamen, li intencis enmetiĝi en la internajn aferojn de Honduro, kaj emas enmetiĝi en la internajn aferojn de Kolombio, vokante publike senhonte kaj agrese la kolombian popolon al disvastigado de sia arĥaika "revolucio", kiun li altrudas kvazaŭ "socialismo de la 21a jarcento", spite ke la tuta mondo scias ke temas pri centrisma diktatoreco kiu fortranĉas ĉiujn homajn liberojn, sistemo kiu jam kadukiĝis en aliaj landoj.
Simila enmetiĝo de Hugo Chávez rimarkeblas en la ĉi unue menciita afero pri la akordo inter nur du suverenaj ŝtatoj: Usono kaj Kolombio.
Temas do nun pri la Chavisma Imperio kiu nun volas daŭrigi sian miselspezon de la riĉeco el petrolo, en senhonta enmetiĝo en Kolombio. Tio estas kutima investo lia en monhelpo al politikistoj de aliaj landoj kiuj volas danci laŭ lian muzikon: en Ekvadoro kun Rafael Correa, en Peruo kun Ollanta Humala, en Bolivio kun Evo Morales, kaj same li emas fari en Kolombio. Ni kolombianoj estas avertitaj!
Estas bedaŭrinde ke la nuna usona prezidento havas strangan malfacilon por distingi inter amikaj kaj malamikaj registaroj, inter registaro kiu konsideras Usonon amika kunlaboranto kaj registaro kiu konsideras Usonon minacanta danĝero. Ŝajnas ke li ne rimarkas ke sia ideala mondo ne estas la reala mondo nuna. Per tio li malfortigas Usonon mem kaj ne helpas la registarojn amikemajn al Usono.
Etiquetas: Hugo Chávez

Jam la venezuela prezidento Hugo Chávez Frias "respondis" OKAZE DE la demandoj de Kolombio kaj Svedio rilate la misvojon de armiloj venditaj al la venezuela armeo.
Tamen, la "respondo" OKAZE DE, kiel kutime ĉe li, ne estis respondo PRI la demando. Ekzakte kiel nematura infano kiam sia patrino malkovras ke li miskondutis, Hugo Chávez nur travivis koler-atakon kaj kverelis. Li "anoncis" ankaŭ kiel antaŭe plurfoje li faris ekpreni diplomatiajn kaj komercajn paŝojn kontraŭ Kolombio ...
Fronte de sia obeantaro el ruĝberetuloj, li parolis pri ĉio, escepte pri la RESPONDO al la demando!
Etiquetas: Hugo Chávez

Aŭtoritatoj de Kolombio forkaptis raket-lanĉilojn de la narkotaĵtrafika, murdanta, ostaĝiga kaj terorisma grupo farc (elparole: "fark").
La armiloj, fabrikitaj far Saab Bofors Dynamics en Svedio, estis originale venditaj al la Venezuela armeo en la jaro 1988.
Krom la logika plenda informo de la Kolombia registaro, ankaŭ la organizaĵo JANE analizanto en la fakoj de defendado, armiloj kaj militistaj aferoj raportis ke kvar apartaj strategiaj informoj kaj diplomatiaj fontoj konfirmis la informojn. Ankaŭ, krom Kolombio, la sveda registaro, petis klarigojn pri la afero al la Venezuela registaro per S-ro Jens Eriksson, informo-sekretario de la komerca ministro.
Etiquetas: Hugo Chávez, Kolombio, Venezuelo

Originalo en hispana lingvo far Alfredo Pong:
http://www.gentiuno.com/articulo.asp?articulo=7887, kaj:
http://cubahumor.blogspot.com/2009/07/la-quebradita-del-alba.html
Etiquetas: Honduro, Hugo Chávez, humuro, Manuel Zelaya, politiko
Etiquetas: Honduro, Hugo Chávez, humuro, politiko, Venezuelo