2015-03-02

La kubutoj de Obama en la kolombian porpacan interparolon

La jena artikolo estas verkita de S-ino Mary Anastasia O´Grady (en la bildo), pri la tiel nomata "pacprocezo" puŝata de la nuna kolombia prezidento, Juan Manuel Santos. Mi decidis traduki la artikolon el la angla lingvo en Esperanton, por helpi ke kelkaj eksterlandanoj komprenu la realon, anstataŭ la bildon ŝajnigita far la kolombia registaro, ke "ĉio iras bone kun la pacprocezo".

La anglalingvan originalon, publikigita la 1-an de Marto de 2015, vi trovas en "The Wall Street Journal":

Obama Elbows Into the Colombia Peace Talks
Meddling in the FARC negotiations advances his Cuba policy; the rest is collateral damage.



Enmiksiĝi en la intertraktado kun FARK puŝas antaŭen lian politikon pri Kubo; la cetero estas flankaj damaĝoj.

Ekzistis tempo kiam Usono povintus uzi sian superpotencan rolon por subfosi la despotismon kiu establiĝis en Venezuelo. Ke tiuj tagoj estas jam delonge foririntaj estas punkto kiu valoras rimarkigi dum la registaro de Obama sendas specialan komisiiton por aliĝi al la kolombiaj porpacaj diskutoj kun la terorisma grupo FARK.

La ŝtatsekretario John Kerry anoncis la nomumon de Bernard Aronson la 20-an de februaro en mallonga parolado spicita kun laŭdo kaj banalaĵoj por la kolombia demokratio, kvazaŭ konservi ĝin estus alta prioritato por la registaro de Obama. Estas dezirinde ke tio estus vero.

La plej alta prioritato de prezidento Obama en la regiono estas la normaligo de rilatoj kun la kuba milita diktatoreco. Raúl Castro diras ke tio ne povas okazi se Kubo ne estas forigita el la listo de ŝtataj sponsoroj de terorismo, eĉ kvankam la reĝimo subtenas la grupon FARK kaj donas al membroj de tiu ribelema armeo sekuran rifuĝejon.

Do, la sola vojo por solvi la problemon estas ŝanĝi la difinon de la FARK per paciga interkonsento kiun la kolombia popolo aprobu. La Usona implikiĝo celas pliigi la probablon de ke tio okazu.

Kolombianoj, gardu vin. Usono estas volanta meti sian stampon sur ajnan pacakordon, kiom ajn politikan aŭ ekonomian potencon ĝi cedas al la FARK. Tamen, post ĝi estos farita, la kolombianoj estos lasitaj je ilia propra sorto. Se la aferoj iras malbone, neniu eltiros iliajn civilajn liberecojn el la fajro. Sufiĉas demandi la venezuelanojn.

Post preskaŭ 3½ jaroj da "intertraktado" kun la kolombia registaro, la FARK restas necedema. Pasintsemajne, intertraktanto de FARK, la alinomita Iván Márquez, diris "la livero de niaj armiloj estas ekster postulo" kaj ke por lia flankanaro "estos nula tempo en malliberejo."

La respondo de la kolombia prezidento Juan Manuel Santos dum la intertraktado estis proponi pliajn cedojn. En decembro li proponis degradi la vastan narkotaĵ-ŝakradon de FARK el krimo ĝis politika delikto, kia povus meriti nenian punon. Li parolis pri igi ilin fari "komunuman servon" anstataŭ mallibereja tempo pro iliaj multaj kruelaĵoj. Iuj kongresistoj petis doni al la FARK, neelektite, benkojn en la Kongreso.

La kolombianoj ne estas inklinaj aprobi tian neekvilibran interkonsenton. Ne temas pri ke ili ne volas pardoni, kiel la subtenantoj de la prezidento argumentas. La plej granda maltrankviligo estas ke la FARK uzos sian nelican riĉecon kaj politikan influon por plue subfosi la kolombian Laŭleĝan Ŝtaton kaj ĝiajn malfortikajn respublikajn instituciojn.

S-ro Santos devas trankviligi tiujn timojn se li esperas gajni aprobon de la version laŭ FARK de paco. Tio estas la kialo por ke li venigis plifortigojn el Vaŝingtono, kvazaŭ Usono estus agante kiel garantianto de la kolombia demokratio.

Tio estas danĝera kaptilo por la kolombianoj.

Najbare, la venezuela milita diktatoreco deklaris ke nun estas lice ke polico pafu manifestaciantojn en la stratoj. La tribunaloj estas enfermante politikajn malamikojn kaj la ekonomio, ŝtate regita, estas en ruinoj. Tamen, estas grave rememori ke la absoluta povo ne estis prenita per sanga revolucio nek deplojante tankojn en Karakaso. La sendependaj amaskomunikiloj ne estis detruitaj per unu bato kaj kelkaj militistoj ne estis eksigitaj en unu fojo.

Hugo Chávez gajnis elekton en decembro 1998 kaj poste laŭgrade kaj metode malmuntis la instituciojn —en la civila socio kaj en la registaro— kiujn obstaklis la vojon al sia plena kontrolo. Abundajn enspezojn de petrolo en la unua jardeko de la 21-a jarcento faciligis aĉeti multon de la venezuela elektantaro, ambaŭ riĉaj kaj malriĉaj.

La strategio de ronĝi el interne estis uzita far eksaj teroristoj ĉie en la regiono, de Argentino al Nikaragvo kaj Salvadoro. Ĝiaj profiloj estis stampitaj en Kubo.

En kolumno pri Ameriko en The Wall Street Journal de januaro de 2007 mi rimarkigis ke la bolivia prezidento Evo Morales, kiu uzis perforton por atingi povon, fanfaronis pri konsilo donita al li far Fidel Castro pri kiamaniere forigi la opozicion. S-ro Morales diris ke Castro konsilis lin "ne enscenigi armitan insurekcion", sed "fari transformojn, demokratiajn revoluciojn, kion Chávez faras".

Doni al la FARK —kiu verŝajne ne rezignos la itinerojn de la kolombia kokaino, sendepende de kion siaj intertraktantoj diras— politikan kaj ekonomian povon estigos similan rezulton. La lando eble eltrovos ke siaj institucioj estas sufiĉe fortaj por repuŝi rego-prenadon el ene. Tamen, konita la spertado en la regiono pri landoj kiuj koncedis amnestion al teroristoj, ekzistas enorma risko. Ne povas esti pro hazardo ke en Peruo, kie la ĉefoj de "Luma Vojo" [hispane: "Sendero Luminoso"] estis malliberigitaj, la demokratio ĝis nun rezistis la balaadon de chavismo.

En regiono kie la maldekstrularo kutime postulas ke Usono restu ekster la aferoj, estas logike odori ian raton en la akcepto de la usona sendito al la intertraktado en Havano. La registaro de Obama travadas en la kolombiaj porpacaj diskutoj nome de Kubo. Ĉiuj malbonaĵoj de la agado apartenos al la kolombia popolo.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361