2015-02-23

Kolombiaj teroristoj volas amnestion pro militkrimoj

La jena artikolo estas verkita de S-ino Mary O´Grady (en la bildo), pri la tiel nomata "pacprocezo" puŝata de la nuna kolombia prezidento, Juan Manuel Santos. Mi decidis traduki la artikolon el la hispana lingvo en Esperanton, por helpi ke kelkaj eksterlandanoj komprenu la realon, anstataŭ la bildon ŝajnigita far la kolombia registaro, ke "ĉio iras bone kun la pacprocezo". Al la originala artikolo mi aldonis kelkloke ligilojn koncernajn al io menciita far la aŭtorino.

La hispanlingvan originalon, publikigita la 22-an de Februaro de 2015, vi trovas en "The Wall Street Journal":

Los terroristas de Colombia quieren amnistía por crímenes de guerra

La artikolo ankaŭ estis publikigita en angla lingvo:

Colombian Terrorists Want Amnesty for War Crimes

La FARK efektivigas kampanjon de malprestiĝo kontraŭ la ŝtataj Armitaj Fortoj de la lando por kredigi falsan rakonton de morala egaleco.

En intervjuo kun kolombia ĵurnalo El Tiempo komence de ĉi tiu februaro, S-ro José Leonidas Bustos Martínez, la nova prezidanto de la Supera Jura Kortumo diris ke "neniu jura institucio povas esti trudkitelo" kiu malhelpas la konstruon de paco, kaj kun ĝi, ian "pli inkluzivan egalisman socion". Se tia aserto ŝajnas veni el advokato kiu ne kredas je la Laŭleĝa Ŝtato, ekzistas bonaj kialoj.

Dum preskaŭ tri jaroj kaj duono, la registaro de prezidento Juan Manŭel Santos intertraktadas kun FARK kun la ideo fini la perforton de ribeluloj. Tamen la gerilgrupo rifuzas pagi en malliberejo pro siaj terorismaj agadoj. De la vidpunkto de S-ro Bustos, nei Justecon al la viktimoj de FARK kaj oferti minimumajn kvazaŭpunojn al la ribeluloj (kiel komunumaj servoj anstataŭ malliberejo) pro iliaj militkrimoj, solvas la problemon.

La deziro de S-ro Bustos trankviligi la grupon FARK estas indiko de la dekadenco de demokratio en Kolombio. Alia estas la parado de profesiaj falsaj atestantoj ĉe tribunaloj.

La gerilistoj asertas ke ili ne forlasos siajn armilojn, nek ili pagos en malliberejo pro murdi kaj kripligi civilulojn, nek ili rezignos grandajn areojn da tero kaj aliajn riĉaĵojn kontraŭleĝe amasigitan per ŝakrado de narkotaĵoj, kidnapoj kaj eldevigoj. Laŭ Unuiĝintaj Nacioj, la rekrutigo de infanoj estas militkrimo. FARK estas rimarkeblaj pro tiu praktikado, sed ili diras ke ia puno pro tio ne estas akordebla.

Prezidento Santos promesis submeti la finan interkonsenton al referendumo, tamen estas malfacile ke interkonsento en kiu FARK ne respondecu antaŭ la leĝo estos aprobata. La gerila perforto pagigis centojn de miloj da civilulaj vivoj kaj kripligis dekojn de miloj pli. Enketoj sugestas ke la gerilistaro havas indicon de populara aprobo de 3%, se tiom.

Sed FARK kaj iliaj subtenantoj esperas plibonigi la eblojn de venko en evetuala nacia voĉdono montrante ke la ŝtataj Armitaj Fortoj de Kolombio estas tiel kulpaj de militkrimoj kiel ili mem. Sekve, estus juste peti amnestio por ambaŭ.

Neniu dubas ke la kolombiaj militistoj, kiel la plejmulto el la armeoj, havis sian parton da riproĉendaj membroj. Ekzemplo estis la revelacio en la jaro 2008 ke kelkaj soldatoj prenis 22 junajn dupojn al kampara areo sur la periferio de Bogoto kaj mortigis ilin por atingi gratifikojn pro batalo. Tiu sciigo skuis la kolombianojn, kaj poste aliaj similaj epizodoj de "falsaj pozitivaĵoj" eliris al la publiko.

Tamen, estas grandega salto iri el tiuj kazoj al akuzoj raportitaj nun la gazetaro pri super 3,000 tiaj murdoj. La malamikoj de la kolombiaj Armitaj Fortoj anksie estas cirkuligante ŝveligitajn ciferojn kaj uzante ilin kvazaŭ pruvo ke la Armeo estas infestita de mortigistoj. Se tio estus vero, ĝi signifus institucian katastrofon de epopeaj proporcioj, kiu samtempe estis kaŝita sekrete. Tio estus granda konspiro.

La komuna saĝo postulas ĝustan dozon de skeptikismo, speciale ĉar estus de intereso al la gerilistoj prezenti al la prokuroro iliajn batalantojn faligitajn kvazaŭ civilaj viktimoj. Ne estus malfacile trovi iun "atestanton".

Kiam Luis Gustavo Moreno Rivera, kolombia kriminala advokato, publikigis en 2014 libron titolitan El Falso Testimonio (= La falsa atesto) li priskribis tribunalan sistemon infestita de "metia industrio" de profesiaj mensogistoj. Pasintsemajne, la kolombia ĵurnalisto Juan Gossaín, pritraktis la temon en kolumno en la ĵurnalo El Tiempo, titolita: La kartelo de la falsaj atestantoj: vojaĝo en la internaĵojn de la diablo, en kiu li reliefigis la libron de S-ro Moreno. Gossaín skribis kiamaniere Moreno spuris la fenomenon ĝis la malmobiliziĝo de paramilitistoj unu jardekon antaŭe. Kiam ili eniris en malliberejojn, al ili oni ofertis ekonomiajn kaj jurajn profitojn se ili konsentus fariĝi informantoj.

"La situacio estas tiel grava ke en ĉi tiu tempo ekzistas pli ol tri mil jurprocesoj pro malveraj atestoj" Gossaín skribis. "Kaj tia lavango ne haltis", li aldonis. Profesiaj atestantoj estas uzataj en multnombraj juĝoj spite ke estis pruvite ke ili mensogis.

Ekde 2001 mi raportadas pri la "jura milito" de la ribeluloj kontraŭ armeaj oficiroj, en kio subaĉetitaj aŭ timigitaj atestantoj prezentas akuzojn kontraŭ la Armitaj Fortoj pri malobservoj de homaj rajtoj aŭ ligoj kun paramilitistoj. En la kazoj kiujn mi studis, la soldatoj estis pruvitaj senkulpaj fine sed ne antaŭ ruinigi iliajn karierojn aŭ financojn.

Politikistoj estas ankaŭ vundeblaj. Luis Alfredo Ramos, populara eksa departementestro de Antjiokio, estis serĉanta kandidatigon fare de sia partio por la prezidantaj elektoj de 2014 kaj li havis konsiderindan ŝancon por gajni. Sed en 2013 li estis arestita kaj akuzita pri havi ligojn kun paramilitistoj. Laŭ Gossaín, la Supera Kortumo ordigis lian areston bazite sur la "atesto de viro kiu havas 12 malsamajn alinomojn, kaj estis fuĝanto el la Justico." Mia propra raporto indikas ke tri el la "atestantoj" en la kazo de S-ro Ramos estas plenumante kondamnojn de almenaŭ 10 jaroj. S-ro Ramos, kies advokato estas Luis Gustavo Moreno, restas en malliberejo.

Eble la malprestiĝiga kampanjo kontraŭ la kolombiaj militistoj helpos igi la publikon akcepti amnestion por FARK. Tamen Juan Manuel Santos kaj la ĉefa tribunalano de la lando devus memori ke tie kie ne ekzistas justeco, ne ekzistas paco.

Etiquetas: , , , , , ,

6.2914-75.5361