2014-12-24

Kvantuma Fiziko fariĝis malpli komplika

Internacia teamo de esploristoj pruvis ke du karakterizaĵoj de la kvantuma mondo, antaŭe konsiderataj apartaj, estas malsamaj manifestiĝoj de unu sama afero: Tiuj fizikistoj trovis ke la "dualeco ondo-partiklo" estas simple la kvantuma "Necerteca principo" de Heisenberg maskita, reduktante tiel du misterojn al unu.
La rezulto estis piblikigita la 19-an de decembro en "Nature Communications" kaj en la publike alirebla retejo arXiv (elŝutebla en PDF el: http://arxiv.org/abs/1403.4687).
La esploristoj diris: "La rilato inter necerteco kaj ondo-partikla dualeco eliras tre nature kiam vi konsideras ilin kiel demandojn pri kiun informon vi povas atingi pri iu sistemo. Nia rezulto reliefigas la povon de pensi Fizikon el la perspektivo de informo".

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361