2014-11-14

20-a Kolombia Kongreso de Esperanto → Videoraporto 7-a

Mi jam alŝutis al Youtubo la videaĵon pri la prezento farita de esperantisto kaj amatora iluziisto, profesoro Maximiliano Ramírez Sánchez. La prezento okazis la lastan tagon de nia kongreso, 3-an de novembro de 2014.
Ĉi tiu prezento de profesoro Maximiliano, kadre de nia E-Kongreso kies ĉefa temo estis "Esperanto kaj ŝatokupoj", estis signifoplena pro tio, ke iluziismo estas lia ŝatokupo.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361