2014-10-26

Venas la Kolombia Kongreso de Esperanto !

Nu, kiel oni diras foje: "ne ekzistas limdato kiu ne alvenas", do, ekde la venonta vendreda vespero, pere de informa prelego por neesperantistoj, kaj inter la sabato 1-a ĝis la lundo 3-a de Novembro (feria tago en Kolombio), okazos la 20a Kolombia Kongreso de Esperanto en Medeĝino.
Ĉi-jare la kongreso estas organizata de "nova generacio": universitataj studentoj, plejparte de ekonomika fakultato.
Kiel mi jam rakontis en tiu ĉi blogo, grupo de pli "veteranaj" esperantistoj havis kunsidojn kun la Loka Kongresa Komitato por apogi la grupon kaj plani nian partoprenon per kelkaj prelegoj aŭ aliaj programeroj. Hieraŭ (2014.10.25) ni havis la lastan kunsidon el tiu serio. Jen bildoj pri ĝi:







Etiquetas: ,

6.2914-75.5361