2013-08-20

Preta la tradukaĵo de la libro de Álvaro Uribe Vélez "No hay causa perdida"

Finfine estas preta la tradukaĵo de la libro kies titolo en la hispana estas No hay causa perdida kaj en la angla No lost cause.



La libro (PDF) estas nun legebla kaj elŝutebla el jenaj retlokoj:

Mi avertas al la legantoj, ke se mi farus korektojn al la tradukaĵo, mi anstataŭigos la version kiu estas en mia retejo (LuisGuillermo.com) per tiu nova korektita versio. Eble mi ne anstataŭigos la versiojn kiuj estas el la aliaj retejoj. Do, kvankam mi kredas —optimisme— ke tiuj korektoj estos malmultaj kaj ne tro gravaj, la plej novan version vi trovos en mia retejo.

Etiquetas: , , ,

3 Komentoj:

Blogger El Gnomo Feliz diris ...

Kara Luis Guillermo, saluton el Kalio.

Kiam mi klakas por elŝuti la libron el LuisGuillermo.com ŝajnas aperas eraro. La elŝutligilo iras al libro «Esperanto, La internacia lingvo: Sciencaj Aspektoj».

Eble estus bone alĝustigi la ligilon.

Amike
Juan Sebastian Quintero

PD: Estus agrable vin vidi en Bugo!

10/03/2013 12:14:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Gnomo Feliĉa,
Dankon pro la rimarkigo pri la eraro. Rricevinte vian mesaĝon, mi tuj korektis ĝin.
Pri la venonta renkontiĝo en la urbo Bugo, mi klopodos partopreni. Dankon pro la invito.

10/04/2013 11:16:00 a. m.  
Blogger Antonio Trujillo diris ...

Saluton Luis Guillermo

Finfine, mi elŝutis ĉi tiun verkon senprobleme. Mi ankoraŭ ne legis la hispanan version, sed mi ekkomencas tiun taskon ĉar mi konsideras du faktojn: unue, via traduko estas ideala praktikilo por plibonigi mian konon pri Esperanto, kaj, due, estas interesega legi la vidpunktojn de la eksprezidento, ĉiam debateblaj kaj debatindaj.

Aliflanke, mi volas denove inviti vin iri Bugon por nia nacia congreso de Esperanto. Kaj eĉ mi kredas ke nia evento estus pli altnivela se vi prelegus pri iu el viaj sciencaj temoj (eble, la granda hadrona akcelilo...).

Mi sendas al vi la retadreson de mia blogo por la congreso. Ĝi estas pliboniginda, nature, sed estas ilo por vekigi la esperantistojn kaj ke ĉiuj iru Bugon:
http://www.19kke2013.blogspot.com/

10/13/2013 05:33:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361