2012-08-20

Alia utilo de samaksa kablo

En mia hejmo ni tediĝadis pro la kutimaj ŝnuroj por pendigi vestaĵojn kaj aliajn teksaĵojn por sekiĝi, ĉar pro la maldikeco de tiuj ŝnuroj, eliras daŭre etetaj fadenoj el ŝtofo kaj formiĝas ĉarpietoj sur la ŝnuroj, kaj estas necese forpreni tiujn lanaĉojn de tempo al tempo. Rigardu la unuan bildon, kiu estas muntaĵo montranta iom troigitan lanaĉon.


Tial mi decidis trovi solvon uzante alian, iomete pli dikan ŝnuron, kiu ne mistraktu tiele la vestojn penditajn por sekiĝo.
La ŝnuroj kaj similaĵoj troveblaj en la merkato por tiu celo estas tro maldikaj miaopinie, do okazas la menciita problemo de mistrakto al vestoj, litkovriloj, k.t.p.
Unu ebleco estus uzi neoprenan hoseton, kiu estas aĉetebla en diversaj diametroj. Tamen, ĉi tiu solvo ne ŝajnas bona, ĉar tiu materialo emas perdi sian streĉitecon laŭgrade, kiam ŝarĝita kun la pezo de la penditaj teksaĵoj.
Tiam mi pensis pri la samaksa kablo, uzadata por porti elektronikajn signalojn protektante ilin kontraŭ elektromagnetaj perdoj kaj eleksteraj signaloj, kaj mi ŝatis tiun materialon, ĉar ĝi havas taŭgan diametron, kaj malfacile ĝi perdas streĉiĝon, ĉar sub ĝia mola eksteraĵo, enhavas kernon el dratoj plus ankaŭ metalan ŝildon. Por fiksi la ekstremojn de ĉiu kablo, mi uzis maldikan drateton kiu trairas laŭdiametre la samaksan kablon, tra truetoj kiujn mi boris tra la kablo. Rigardu la duan bildon.


Fine, la dratetojn mi envolvis ĉirkaŭ ĉiu ekstremo. Rigardu la trian bildon.


Oliver Heaviside, inventinto de la samaksa kablo, patentita sep jarojn antaŭ la apero de Esperanto, devas "turniĝi en sia tombo", se li scias pri tiu ĉi teknika "blasfemo", des pli veninta el mi, inĝeniero pri elektroniko.




6.2914-75.5361