2012-02-23

ESPERANTO jam en translate.GOOGLE.com

Mi opinias ke la ĵusa enkonduko de Esperanto inter la lingvoj kiujn uzas la tradukilo de Google estas bonega novaĵo por la tutmonda plia diskonigo de nia kara lingvo.

Tio aldoniĝas al aliaj du aferoj, kiujn mi taksas signifoplenaj samsence: la Vikipedio en Esperanto, kaj la ebleco uzi Esperanton en la paĝaro de Google

Kvankam jam ekzistis aliaj tradukiloj al/el Esperanto en Interreto, kiel TRADUKU.NET, kaj GRAMTRANS.COM, tiuj ĉi estis rilate Esperanton -mi pensas- konitaj inter la esperantistoj, kaj ne tiom inter la publiko ĝenerale. Tiurilate la tradukilo de Google promesas pli grandan ĉeeston de Esperanto antaŭ la okuloj de multegaj uzantoj de la tradukilo de google en la tuta mondo. Krome, tiuj deantaŭe ekzistantaj tradukiloj havas tro limigitajn lingvoparojn.

Legindas la blogafiŝo de Google, okaze de la hieraŭa enkonduko de nia lingvo en sia traduksistemo, anglalingva kvankam espertantlingve titolita: Tutmonda helplingvo por ĉiuj homoj

Restas atendi konstantan plibonigon de la tradukilo bazita sur la statistiko de pli kaj pli da tradukoj faritaj.

Etiquetas: , ,

1 Komentoj:

Blogger zooplah diris ...

La tradukoj de Google Translate estas sendube pli bonkvalitaj ol la tradukoj de Traduku.net.

2/24/2012 04:31:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361