Reklamoj de PHILIPS en Esperanto
La kompanio PHILIPS (Koninklijke Philips Electronics N.V.), de nederlanda origino, iam utiligis Esperanton por siaj publicaj reklamoj.
El ili, mi konas kvar reklamojn kiuj aperis en la centraj paĝparoj de la revuo Esperanto, en la jaro 1970, en la eldonoj de junio, julio-aŭgusto, oktobro kaj decembro. Nun mi alŝutis tiujn reklamojn al mia retejo, tiel ke ilin vi povas rigardi aŭ/kaj elŝuti en vian komputilon:
- Revuo Esperanto, Junio 1970, paĝoj 96-97
- Revuo Esperanto, Julio-Aŭgusto 1970, paĝoj 114-115
- Revuo Esperanto, Oktobro 1970, paĝoj 152-153
- Revuo Esperanto, Decembro 1970, paĝoj 190-191
Post la publikigo de la supraj paragrafoj, mi trovis en Interreto dokumenton titolitan: Kun firmaj ideoj kaj ardaj diskutoj antaǔen: Skiza historio de Universala Esperanto-Asocio laǔ la revuo Esperanto, verkita far Andreas Künzli, kie legeblas, pri okazintaĵoj de la jaro 1970, i. a.:
«La revuo estis kunredaktata de A. Woessink-Nagata. En la revuo aperis du-tutpaĝa reklamo de Philips, kio eble ne tute kongruis por organizaĵo, kiu ŝajne ne tiom simpatiis al la kapitalismo.»
Fakte, aperis —almenaŭ— kvar dupaĝaj reklamoj, kiel mi montras. Pri la politika sinteno mi ne scias, nek opinias.
0 Komentoj:
Publicar un comentario
<< Home