2011-04-05

Hidroituango

Kolombio, kaj ekzemple mia regiono Antjokio, estas riĉa laŭ montaroj kaj akvo, la du faktoroj kiuj ebligas profiton el akvofala energio, kaj, konsekvence: El la tuta elektra energio de Kolombio, proksimume 66% estas produktita per hidroelektraj centraloj (cetere: per tergaso ≈ 28%, per terkarbo ≈ 5%, kaj ankoraŭ tre malaltaj procentoj per ventoenergio kaj sunenergio).

La komencanta hidroelektra projekto "Hidroituango", por produktado de 2,4 GW da elektra povumo, estas evoluigita far la Instituto por Disvolvado de la departemento Antjokio (IDEA) kaj la publika entrepreno de energia kaj akva servoj (EPM: "Empresas Públicas de Medellín", kie mi laboris).

La elektrocentralo profitos la akvon de la rivero Kaŭko, kaj ĝi estos la plej granda hidroelektra projekto en Kolombio. Ĝi ekproduktos elekron en la jaro 2018, kaj tiam ĝi plenumos 19% de la tuta elektra bezono de Kolombio.

Jen kelkaj teknikaj detaloj: La akvobaraĵo havos volumeno de 19 milionoj da m³, kaj retenos 2.720 milionoj da m³ da akvo, en inundota longa (70-kilometra) areo de 3.800 hektaroj. La meznombra flukvanto de la rivero estas 1.010 m³/sekundo. La centralo havos 8 turbinojn de 307 MW, kaj 8 generatorojn de 337 MVA. La meznombra energio produktota (ĉiujare) estos 14.040 GWh/jaro.

La inĝeniero José Tejada Sáenz estis la unua kiu, 40 jarojn antaŭe, rimarkigis la hidroelektran povon kiun oni povus atingi per tiu projekto. Tamen, la ideo restis "enskatoligita" ĝis la nuntempo, kiam la reganto de Antjokio, Luis Alfredo Ramos Botero, kaj la direktoro de IDEA (kaj nun antaŭkandidato por departamenta regado en ĉi-jara balotelekto), Álvaro Vásquez Osorio, reaktivigis kaj ebligis la projekton.

Etiquetas: , , ,

6.2914-75.5361