Anekdotoj el laborejo
Mi laboris dum 23 jaroj, ĝis fino de 1999, en Publikaj Entreprenoj de Medellín, kiu estas la ŝtata kompanio kiu provizas elektran energion, gason per reto, telefonservon, akvon, kaj kloaksistemon al nia urbo. Tiu-ĉi kompanio festos ĉijare la 50an datrevenon de sia fondo, kaj unu el la agoj kiujn oni faros por festi, estos eldono de libro kiu kolektos multegajn anekdotojn de la laboristoj: ĉefoj, oficistoj, inĝenieroj, sekretariinoj, ktp... ĉiuj funkciuloj. Kiel vi povas imagi, en kompanio kun pluraj miloj da laborantoj, kaj dum tiom da jaroj, aperadis multaj humuraj, spritaj, kaj ridindaj okazintaĵoj, foje hazarde kaj foje pro inĝenieco de bonhumoraj blagantoj, des pli pro la klaso de entrepreno: Kompreneble, al la oficejo de la telefonservo kiu ricevas informpetojn kaj plendojn alvenas ofte ridigaj mesaĝoj, kaj ankaŭ okazas humuraj situacioj en la disaj elektrocentraloj.
Kune kun la libro, estos konkurso pri anekdotoj, kaj mi estas unu el la juĝontoj. Jen kelkaj el la anekdotoj el la Oficejo pri Planado, kie mi laboris preskaŭ dum mia tuta restado en la kompanio. Originale, ĉiu anekdoto pritraktis specifajn personojn, kun propraj nomoj kaj estas pli ĝuata de la laborkunuloj kiuj konas la menciitajn homojn, tamen, por publikigi ilin ĉi-tie, por ĝenerala tutmonda publiko, ne utilas la propraj nomoj, do mi redaktis ilin sen tiu specifaĵon. Mi esperas ke vi ĝuu:
La resumo
La ĉefo donis al ĵusdungita inĝeniero dokumenton por ke ĝin legu kaj resumu. Iom da tempo poste la inĝeniero redonis la dokumenton al la ĉefo kune kun resumo en kvar paĝoj. Tiam la ĉefo, seriozmiene, diras:
- "Kion vi pensas?, Resumo devas esti mallonga, unu paĝon, maksimume du!, Bonvole ripetu la resumadon, sed nun mi bezonas ĝin urĝe!"
La iĝeniero iris denove ĉe sia oficeja komputilo kaj lerte ŝanĝis la litergrandon el "Arial 14" al "Arial 10", presis la resumon denove kaj ĝin portis al la ĉefo, kiu ĵus ricevinte la pli mallongan resumon gratulis lin dirante:
-"Ĉu vi mem rimarkas ke vi ja estas kapabla resumi? Estis nur pigremo kion vi havis".
La letero
Ĉefo komisiis inĝenieron redakti leteron por la Ministro pri Minoj kaj Energio. La inĝeniero skribis kaj donis ĝin al sia ĉefo. La ĉefo legis ĝin kaj diris:
-"La letero estas tre bona ĝis la linio kie ĝi diras 'Estimata Sinjoro Ministro' ".
Mi denuncos vin al via ĉefo
Iufoje, dum duonfinaloj de la futbala mond-ĉampionado, en la Oficejo pri Naturaj Rimedoj de la Direkcio pri Planado, la oficistoj metis etan televidilon sur skribotablo por rigardi la matĉon. Subite, pasis inĝeniero kaj blage ekdiris:
- "Aha!... Rigardante la matĉon dum labortempo! Mi rakontos al la ĉefo pri tio-ĉi!"
Kaj la grupo respondis:
- "Venu kaj rakontu al li tuj, li sidas tie-ĉi kun ni".
La porko kiu ne estis tio
Dum jarfina festo en farmobieno de laborkunulo, oni mortigis porkon por manĝi lian viandon, kiel estas ofta kutimo en nia regiono dum tiaj okazaĵoj. Antaŭ la mortigo oni faris "juĝon" al la porko, kaj la juĝisto diris ke "oni trovis lin kulpa pri seksperfortado al dek porkinoj, kaj tiel la porko meritas morton".
Tamen, post la mortigo, ĉiuj rimarkis ke fakte la porko estis ... porkino!
Kiom da laborantoj?
Kiam oni nomumis novan Ĝeneralan Administriston de la kompanio, li trairis ĉiujn oficejojn por ilin koni. La tagon kiam li alvenis al la Direkcio pri Planado, li parolis kun la direktoro kaj demandis:
- "Kiom da homoj laboras ĉi-tie?"
Kaj la direktoro tuj respondis:
- "Proksimume la duono".
Ne kopiu tro laŭvorte
Iam la direktoro pri planado estis inĝeniero kiu ofte balbutis. Tiutempe okazis administra reorganizo en la kompanio, kaj la direktoro invitis ĉiujn funkciulojn de la Direkcio por kunsidi en aŭditorio kie li prezentas la ŝanĝojn. Do, li komencis la prezentadon tiel:
-"Ki - ki - ki - kiel vi eble jam scias, ni disgos laŭfake la departementojn ..."
Tiam li haltis la prezentadon kaj diris:
- "Por tiuj kiuj skribas notojn, mi klarigas ke la unuaj tri Ki ne validas"
Kaj tiam li daŭrigis la prezentadon.
Du jakoj kaj du kravatoj
Oni rakontas ke iu ĉefo havis du jakojn kaj du kravatojn por ŝajnigi ke li ankoraŭ estos en sia oficejo: Unu jakojn li pendigis en la oficeja vestarko, kaj la alian li havis en la automobilo. Tiel li povis "flugi" al siaj aferoj: Ekzemple, duonhoro antaŭ la fino de la taglabortempo, oni iris ĉe lia sekretariino por demandi:
- "Karulino, ni devas paroli kun la ĉefo. Ĉu li estas?"
La sekretariino respondis:
- "Nun li ne estas, sed li devas reveni, ĉar li lasis la jakon ..."
Kaj, kompreneble, li ne revenis tiutage.
Etiquetas: humuro, libro, miaj travivaĵoj
1 Komentoj:
Kara samideano,
via blogo estas bonega, vere! Jen plezuro legi en gxi.
Kore, Cez!
Publicar un comentario
<< Home