|
Antaŭe mi skribis pri iomete homaspekta roboto de Hitaĉi. Nu, alia japana kompanio, Toŝiba, prezentas senkrurajn kaj senbrakajn robotojn ApriAlfa (tiu rondeca) kaj ApriAttenda (tiu plej alta). Oni povas rimarki ke, ĉar ili ne havas krurojn nek brakojn, la "homeca aspekto" de tiuj-ĉi robotoj dependas nur de la ekzisto de kapetoj kun okuloj. Tiuj robotoj estos prezentataj ĉi-monate en la foiro Expo 2005, okazinta en Aiĉi, Japanio.
Laŭ Toŝiba, la kompanio klopodas disvolvi robotojn por helpi la homojn, precipe infanojn kaj maljunulojn. La robotoj kapablas, ekzemple, post "registri" iun uzanton ("mastro") en sian memoron, distingi ties voĉon inter aliaj, detekti la direkton de ĝia origino, sekvi lin aŭ ŝin inter homsvarmo, kaj respondi al pluraj ordonvortoj.
|
1 Komentoj:
Dankon pro interesaj informoj kiujn vi donas pri la robotoj. Mi opinias ke ili cxiutage pli kaj pli progresas. Nun kun ege evoluitaj mikroproceziloj (kiel Cell kaj AMD64 au PowerPC G5) oni povas pli similigi ilin al la homo.
Publicar un comentario en la entrada
<< Home