2005-03-29

31a de marto: naskiĝo de Kartezio

La venontan ĵaŭdon la homaro devus festi!, aŭ almenaŭ MI festos!: 409 jarojn antaŭe (la 31an de marto de 1596) naskiĝis la t.n. "Filozofo de la Lumo", kaj unu el miaj "preferataj intelektoj". Latine: Renatus Cartesius, kaj France: René Descartes.
Mi admiras tiun grandan pensulon pro pluraj kaŭzoj:

  • Pro la edzigo kiun li atingis en matematiko inter geometrio kaj algebro.
  • Pro la koordinatoj kiuj portas lian nomon (ideo "simpla" kiel la Evoluo far Darwin, la Internacia Lingvo far Zamenhof, kaj E=mc2 far Einstein, sed ĝuste en tiaj ŝajnaj "simplecoj" kuŝas la genieco de profunde elegantaj ideoj).
  • Pro la analiza kaj redukta metodiko, bazo de la scienca, kaj konsekvence teknika, progresoj.
  • Pro lia intelekta kuraĝo por serĉi la scion per si mem, kaj atingi bazon kiel Cogito, ergo sum. Mirinde!.
  • Pro la Metafizikaj Meditadoj kaj la Diskurso pri la Metodo kies relegado ĝojigas min.

Renato KartezioKiel skribis profesoro Richard WATSON en la enkonduko de sia biografio pri la granda filozofo: "La moderna mondo -tiu ĉi mondo de alta teknologio, fiziko, matematiko, kalkuliloj kaj robotoj, molekulbiologio kaj genetika inĝenierado- estas kartezia ĝis la medolo, ĉar la dedukta racio ne nur gvidas kaj kontrolas niajn sciencon, teknologion kaj praktikan agadon, sed ankaŭ la plimulton el niaj moralaj decidoj.
La objektiveco triumfas sur la subjektiveco, ĉi-lasta arkaikiĝas. Kartezio triumfis ĝuste ĉar sia metodo (trakti ĉiujn naturajn objektojn kiel maŝinoj, homajn korpojn eĉ) funkcias. Li promesis ke sia metodo kapabligos nin por esti posedantoj kaj sinjoroj de la naturo, kaj li plenumis sian promeson."
.
Legu plu pri Renato KARTEZIO.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Blogger Jorge Luis diris ...

Mi ne komprenas la uzon de la neologismo "far". Kiu diferenco estas inter "Evoluo far Darwin" kaj "Evoluo de Darwin", inter "tradukita far mi" kaj "tradukita de mi"?
Ne multobligendas estaĵoj nenecese!

3/30/2005 06:50:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Saluton, S-ro Jorge.

Unue: la uzo de "far" ne estas tiel "NEOlogisma": Ekde la jaro 1926, S-ro Grosjean-Maupin, kaj la gazetojn de SAT (Sennaciena Asocio Tutmonda) uzas "FARE DE", aŭ ĝia ekvivalenta formo "FAR" por indiki la aganto.
[laŭ "Plena Analiza Gramatiko", paĝo 203, noto 138].

En la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (represo de la dua eldono), paĝo 268, legeblas:
"FARE DE: kunmetita prepozicio enkondukanta la aganton ĉe pasivo: ...(kelkaj ekzemplaj frazoj sekvas)...
Rimarko 2: Anstataŭ FARE DE, la aparta konstruo de Esperanto ebligas uzi la nudan radikon kiel prepozicion (analoge al PER kaj PERI): 'traduko de Homero far Manders'. "

Fine, mi preferas la vorton "FAR" ĉar estas pli preciza ol "DE": "DE" jam havas sufiĉe aliajn signifojn, ekzemple: "apartenanta al", dum "FAR" signifas nur aganto, kiel en la hispana "POR" (malsimila al la hispana "de" de aparteno) aŭ kiel la angla "BY" (malsimila al la angla "of" de aparteno). Ne multobligendas signifojn de DE nenecese.

Amike,

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

3/30/2005 09:06:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361