2005-02-07

Granda Vortaro Hispana-Esperanto

Gran Diccionario Español-EsperantoJam naskiĝis kaj mortis relative multaj tagoj ekde mia lasta skribita penso, sed feliĉe, tio ne signifas ke dum tiuj tagoj mi ne pensis, simple ke mi ne skribis la pensojn tie-ĉi. Tamen, hodiaŭ mi havas kialon por skribi: Kunhavi mian ĝojon kun vi, kara leganto.

Feliĉa mi estas pro la ricevo de bela, bone farita, kaj necesega libro por ĉiu Esperanto-uzanto kies denaska lingvo estas la Hispana, kiel okazas pri mi. Temas pri la Gran Diccionario Español-Esperanto (Granda Vortaro Hispana-Esperanto), libro kies paĝamplekso (14.5 cm x 24 cm) kaj nombro de paĝoj (1277) lasas vortareton Lexicón, de eldonejo Sopena, plejofte uzata en Kolombio, en vera liliputa kategorio (8 cm x 13.5 cm kaj 176 paĝoj en ĝia hispana-esperanta parto).

Nemezureble grandan dankon meritas la aŭtoro, Fernando de Diego, pro tiu-ĉi dumlonge bezonata vortarlibro. La ekzisto de tiu-ĉi verko certe plifaciligos la taskojn de tradukuntoj el la Hispana, kiuj jam povas pli facile fariĝi tradukantoj. Samtempe mi sentas admiron por la tradukintoj el la Hispana, kiuj ĝis nun laboris eĉ manke de sufiĉe enhavriĉa vortarlibro, kaj kiuj devis fari grandan menso-streĉon de sia vortara lerteco, kaj foje helpi sin per alilingvaj vortaroj.

Sed ne nur la tradukantoj profitos el la nova vortaro. Eĉ lernantoj, postulemaj lernantoj, por kiuj etaj vortarlibroj, kiel la tre uzata Lexicón, estas nekontentigaj, finfine havas gravan vortaron kiel la grava lingvo Esperanto ĝin meritas.

Etiquetas: ,

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Interesa blogo, kvankam mi legis nur partojn.
Mi principe reagas, cxar mi scias, kiel estas, kiam oni ne scias, cxu efektive iu legas.
Pri la Granda Hispana vortaro: mi esperas, ke De Diego bone notis,
kiuj vortoj estas uzataj en Esperanto -- ne nur en liaj propraj verkoj.
Simila problemo, do, kiel cxe PIV kaj NPIV.
Estu sana!

2/20/2005 06:53:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361