2005-01-06

ALIA Korea homoida roboto!

Kvankam mi jam skribis pri la nova homoida roboto HUBO, kaj pri aliaj antaŭaj koreaj robotoj, mi aldonas nun iomete ĉar hodiaŭ la koreanoj prezentis eĉ alian homoidan roboton!.

La teamo de disvolvantoj de la nova roboto NBH-1 estis gvidata de D-ro You Bum-jae (ankaŭ transliterigita far aliaj kiel Yoo Beom-jae) de KIST (Korea Instituto de Scienco kaj Teknologio), dum Hubo estis disvolvita en KAIST (Korea Altnivela Instituto de Scienco kaj Teknologio).

La nova homaspekta blanka roboto, kiu estas 150 centimetrojn alta kaj pezas 67 kilogramojn, havas sian intelekton en eksterkorpa komputilo kun kiu ĝi havas radian kominikadon, kaj ĝi povas piediri je 0.9 kilometrojn ĉiuhore.



NBH-1 povas percepti sonojn, voĉojn, objektojn en sia ĉirkaŭo, kaj la moviĝojn de tiuj objektoj. Ĝi (aŭ ĉu ni ekkomencu diri "LI"?) kapablas saluti manpreme la homojn kaj lerni liajn vizaĝojn. La kodnomo de la roboto estas "NBH-1", el anglalingva mallongigo de "rete bazita homoido", pro tio ke ĝia intelekto alvenas per sendrata reta komunikado.

La nova roboto povas obei similajn ordonojn al tiuj de la japana ASIMO kaj de la korea HUBO. El la tri, ASIMO, de Honda, estas ĝis nun la ununura kiu kapablas "kuri". Kaj el la tri, NBH-1 estas la ununura kun eksterkorpa intelekto.

Bona novaĵo por robotoj estas ke iliaj kapabloj nur povas pliboniĝi. Oni esperas konstantan plibonigon de la fizikaj kaj intelektaj kapabloj de ĉiuj homoidaj robotoj dum 2005 kaj pluaj jaroj.

Firme la socio iras al roboto en ĉiu hejmo!





 

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361