2005-01-02

Dankon !

Mi dankas al kr3st0 (kolombiano loĝanta en Hispanio, verkanto de pluraj blogoj) kaj al Lúcia MARDER, de Brazilo, verkantino de la blogo Karesema, pro iliaj ne nur bonaj sed entuziasmaj kaj kuraĝigaj komentarioj pri mia blogo.

Far kr3st0:
"Primer blog que veo escrito en Esperanto, que grata sorpresa, y encima sos de mi país (Colombia), que grande!!!
Saludos y gracias por apuntarte a BlogsColombia"
Mi tradukas:
"Unua blogo kiun mi vidas skribita en Esperanto, kia agrabla surprizo, kaj krome vi estas de mia lando (Kolombio), kiel granda!!!
Saluton kaj dankon pro listiĝi en BlogsColombia"
Far Lúcia:
"Mia karega amiko....
Milojn da gratuloj miaflanke pro via entuziasma kaj riĉenhava ttt-paĝo kaj retejo. Mi trarigardis "Skribitaj Pensoj"-n kaj entute al mi plaĉis kaj entuziasme vizitis. Ankaŭ videblas ĉe tiu grava loko la adreson de miaj blogoj; elkore dankon!
Antaŭen...
Esperantio ankaŭ per via kontribuo kaj laboro fariĝas tagon post tago konata de la granda publiko.
Karesema/ Verdkore!"

Mi devas konfesi ke kiam oni metas publike kelkajn ideojn, mi kredas ke ĉiam oni timemas la eventualan detrueman kritikon, kaj do plene validas kaj aplikeblas la esprimo de mia admirata René DESCARTES, kiun li skribis en decembro de 1618 pri sia Compendium Musicae (Kompendio pri Muziko), en dediĉteksto kiam li sendis tiun verkaĵon al Isaak BEECKMAN:
"... Tamen, senformala kiel ĝi estas, mi donas al la sovaĝbestoj tiun-ĉi idon el mia menso ..."

Dankon do pro la konstruema kritiko.


Etiquetas: ,

6.2914-75.5361