2004-12-30

Memore de Boyle kaj inspirite de lia leĝo

Hodiaŭ, 30a de decembro, estas taŭga dato por rememori la grandan scienciston, fizikiston kaj kemiiston Roberto BOYLE, ĉar li mortis en sama dato, 313 jarojn antaŭe. Li estas konata kiel la Patro de la moderna kemio.

Verŝajne Boyle estis la unua grava sciencisto kiu emfazis la metodikon por fari kontrolitajn eksperimentojn kaj publikigi tre detale kaj precize pri ili. Li kolektis ĉirkaŭ si teamon de esploristoj, iniciatinte la organizitajn esplorgrupojn kiujn oni nuntempe trovas kutimajn en la scienca esplorado. Do li ankaŭ esta patro de scienca eksperimenta metodiko, ĉar ĝis sia tempo multaj "sciencistoj" ne multe faris eksperimentojn, eĉ des malpli kontrolitajn, sed emis nur teoriadi. Inter multaj gravaj eltrovaĵoj de Boyle mi povas mencii la difinon de kemia elemento, kaj la pruvon de la neebleco de brulado sen aero.
La metodiko estis fruktodona por Boyle.

Tamen, la plej fama eltrovaĵo estas la tiel nomata Leĝo de Boyle, konsiderata la unua de la gasleĝoj, kaj proponita far li en 1662; Ĝi rilatigas premon kaj volumenon de donita kvanto de gaso ĉe konstanta temperaturo (paĝo 129a de "Ĝenerala, organika kaj biologia kemio", far Stoker kaj Slabaugh, eldono de Esperanta Societo de Ĉikago, 1988, isbn 0961598603): Volumeno de gasa provaĵo estas inverse proporcia al la premo aplikata al la gaso, se la temperaturo estas tenata konstanta. Tio signifas ke se premo sur gaso pliiĝas, volumeno malkreskas proporcie, kaj, aliflanke, se la premo malpliiĝas, volumeno devas kreski.

Mi, inspirite de tiu leĝo, kaj de la konata slogano "informo volas esti libera", proponas similan leĝon ne por gasoj sed por la informo:

La volumeno en kiu disvastiĝas iu informo estas inverse proporcia al la cenzuro kaj aliaj limigoj aplikata al la informo, se ia "informa temperaturo" estas konstanta. La informo estas kvazaŭ gaso kiu klopodas okupi ĉiujn cerbojn, komputerajn diskojn, presaĵojn kaj mediojn se oni lasas ĝin libera.

C V = k I T

kie:
C=cenzuro kaj aliaj limigoj
V=volumeno en kiu la informo disvastiĝis (cerboj, presaĵoj, libroj, komputeraj diskoj, ktp.)
k=konstanto de proporcieco
I=kvanto de la informo (mezurita en bitoj)
T=informa temperaturo (kelkaj informoj estas pli "varmecaj" ol aliaj)

Mi esperas poste ellabori plu tiun-ĉi ideon mian.

Dume, mi invitas vin legi plu pri Boyle.

Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361