2005-01-04

Naskiĝdato de Newton

Kelkajn tagojn antaŭe mi referis iomete pri Isaak Newton, sed hodiaŭ estus des pli taŭga dato por lin rememori ĉar en sama dato, kvara de januaro, 361 jarojn antaŭe, naskiĝis tiu granda sciencisto, al kiu ni devas altgrade nian komprenon pri la universo. Rimarkindas ke tiu dato, 4a de januaro de 1643, estas laŭ la nune uzata Gregoria kalendaro, sed tiutempe la britoj ankoraŭ uzis la Julian kalendaron, laŭ kiu Newton naskiĝis en kristnaka dato de 1642. La bona novaĵo estas ke li fakte nakiĝis; la preciza dato ne tiel gravas.

Nun mi ne rememoros liajn gradegajn kontribuojn al fiziko, kiuj verŝajne estas pli konataj populare, sed lia rilato al la disvolvado de la infinitezima kalkulo, iom poste ankaŭ prilaborata far Leibniz en ĝia plej uzata skribformo. En la epoko kiam naskiĝis Newton, Blas Pascal estis prezentante sian simplan kalkulilon, unu el la "prapatroj" de la nuntempaj komputiloj.


Etiquetas: , ,

6.2914-75.5361