2005-01-03

Ĉu muzeo pri komputiloj en mia urbo?

Nuntempe en mia urbo, Medellín, oni planas la starigon de nova priscienca parko, nomata EXPLORA, kie la vizitantoj povos lerni pri teknologio kaj scienco en agrabla, interaga, maniero. Kiel parto de la projekto oni eĉ jam komencis instrui praktike infanojn de lernejoj pri robotiko.

Kelkajn tagoj antaŭe mi proponis al la planantoj de la muzeo ideon simplan, facile fareblan kaj utilan por ke la plej junaj vizitantoj de la muzeo metu lernadon pri la nuna rapidega teknologio de komputiloj en iome historian kuntekston kaj komprenu ĝin des pli bone. Jen la ideo:

Kelkaj homoj en nia urbo ankoraŭ konservadas en siaj hejmoj personajn komputilojn de la 1970aj ĝis 1990aj jaroj. Temas pri maŝinoj RadioShack, Commodore, Apple (antaŭ Makintoŝaj), Sinclair, la unuaj IBM-PC, ktp.

Per tiaj maŝinetoj kelkaj el ni ekinteresiĝis pri komputiko. Mia unua persona komputilo, kiun bedaŭrinde mi jam ne konservas, estis Commodore 64, bela maŝineto! La tuta komputilo en la klavaro!, por ĝi mi eĉ televidilon aĉetis kiel ekrano. Tiam, kiel diris iu kiun mi legis en Interreto, kaj kun kiu mi akordas: "kiam programi estis facile", ni faris sufiĉe interesajn kaj utilajn programetojn en nur kelkaj kilobajtoj.

Do, estos facile fari publikan alvokon en mia urbo por ke tiuj homoj donacu tiajn maŝinojn por ilin montri en salono de la planata Parko EXPLORA, kie la nuntempaj infanoj, kiuj naskiĝas "uzantaj" Interreton kaj ĉeltelefonojn, kaj ne konis tajpmaŝinon, povu eklerni la evoluon de la hejma kaj persona komputilo, kaj aprezi ke la nunaj masinoj ne "ekaperis" per magia ago sed ke ili estas disvolvado kaj perfektigo de antaŭaj kaj pli primitivaj maŝinoj. Miaopinie, tia historia kunteksto estas bezonata en la nuna edukado de la infanoj. Ni plenkreskuloj, kiuj travivis la ĉiame pli rapidan teknologian evoluadon, malfacile perceptas kiomgrade la mondo sanĝiĝis dum nur malmultaj jaroj.

Feliĉe mi raportas ke la planantoj de la parko almenaŭ respondis ke ili nuntempe konsideras mian proponon.

Pri la Parko EXPLORA en Medellín vi povas elŝuti hispanlingvan dukumenton en formo pdf en vian komputilon.

Rilate al la temo, mi aldonas ke en urbo Valencia, de Venezuelo, en la venontaj monatoj oni inaŭguros prikomputilan temparkon, pli "disnejlandeca", nomata "Binara Mondo" (hispanlingve: Mundo Binario), desegnata far mia esperanto-parolanta amiko Manuel F. Hernández T, kolombiano. Pri tiu projekto jam komencis aperi artikoloj en la gazetaro, kiel jenaj: artikolo 1, artikolo 2, kaj artikolo 3.

Etiquetas:

6.2914-75.5361