2005-01-10

Ĉu roboto futbalĉampiono en 2050?

Hodiaŭ ĵurnalisto Julian Ryall, en ĵurnalo Scotsman, raportas el Japanio, pri la intenco de japanaj roboto-disvolvantoj, esprimita far Ŝu Iŝiguro, ĉefo de robota laboratorio en Oosaka: "Ĉirkaŭ 2050, nia celo estas venki la gajnintojn de la Monda Pokalo, ni estas tre fidemaj ke ni kapablos fari tion."



"Kiam ni estos atinginta tion, ni havos socion en kiu homoj kaj artefarita intelekto kunestos plene harmonie."

Persone, mi akordas kun profesoro Ŝu, sed mi ne estas tiel certa pri la jaro kiam la plejbona futbalisto estos roboto. Tamen, en 45 jaroj teknologio progresos multege.



En tre dinamika ludo kiel futbalo, estos tre ofte ke roboto-futbalisto falos sur la plankon, kaj do estos tre necesa la kapablo stariĝi por daŭrigi la ludadon. Tiun belan kapablon vi povas rigardi en homoida roboto HRP-2 farita de la japana entrepeno Kawada:



Vi povas rigardi kiel la roboto stariĝas per si mem, ekde malfacila pozicio de vizaĝo kontraŭ la planko: Elŝutu la videon .avi.

La robotfutbala konkuro RoboCup 2005 okazos la venontan julion en Oosaka, Japanio.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Mi esperas vivi gxis 2050, cxar sincere mi dubas ke robotoj estos iam tiel kapablaj.

7/15/2005 05:24:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Miaopinie, pli grava ol la pravo de tiu aserto aŭ promeso, precize por la jaro 2050, estas la rolo de la aserto kiel defio, aŭ provoko, por instigi al pliaj progresoj la disvolvantojn de robotoj. Tiel mi prenas la aserton simile al la aserto/promeso de prezidento Kennedy por meti homon sur la luno antaŭ difinita tempolimo, kaj simile al la defio de la fizikisto Feynman kiu instigis la esploradon pri nanoteknologio.

7/20/2005 04:34:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361