2005-01-14

Venezuelo: kaŝejo por kolombiaj krimuloj

ChavstroLa lastaj atakaj deklaroj de la venezuela prezidento Hugo Ĉavez Frias kontraŭ Kolombio klare certigas plian fojon kaj senhonte kion multaj homoj en la mondo jam sciis: la protektadon far sia registaro por la ĉefoj de la krimula grupo farc en sia lando Venezuelo.
La nuna venezuela registaro bedaŭrinde transformis sian landon en kaŝejo por tiaj terorismaj krimuloj kie ili sentis sin protektitaj (tion ili kredis!). Por farc Hugo Ĉavez Frias havas la totolon "alta protektanto".
Per siaj deklaroj Ĉavez hele montris ke li taksas multe pli alte siajn rilatojn kun la terorisma grupo farc, kies ĉefoj publike petis al li klarigon pri la protektado, ol la ĉiaspecaj rilatoj inter Kolombio kaj Venezuelo. Por resti kun "bona bildo" antaŭ tiuj krimulaj ĉefoj Ĉavez ne hezitis vundi la rilatojn inter la du ŝtatoj.
Legu ankaŭ pri la plua stulta konduto de Ĉavez en alia anglalingva blogaĵo.

Etiquetas: , ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Amiko, evidente: vi estas infektata de usona informmashino.
Kolombio jam estas usona kolonio...
Kia honto!
Leki la shuojn de Bush!
Vi perdis vian dignecon!
Do, almenau, silentu!

3/31/2005 03:23:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

La animita bildo pri Chavstro kiun montras en la blogo estas iom simpligita por pli rapida elmontro. Pli bonan kvaliton povas esti gxuata en la originalo:
http://luisguillermo.com/chavstro/

3/31/2005 04:04:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361