2005-01-11

La nova komputileto Mac mini

Hodiaŭ mi ekkonis pri la nova komputileto de Apple, nomata Mac mini.
Mi nun uzas vindozan komputilon, sed, miaj unuaj "seriozaj" komputiloj, post Commodore 64 estis Makintoŝoj, el kiuj mi posedis tri: unue Mac Plus, due Mac IIvx, kaj poste Power Mac 7600. Se ankaŭ vi estas makintoŝulo, komprenos ke homo kiu unue, kaj dum pluraj jaroj uzis makintoŝon, ne facile forgesas tian faman uzeblecon kiun vindozo klopodas atingi. Gratulon al la kreivaj desegnistoj de Apple kiuj ĉiam mirigas la mondon.
Pri la nova komputileto, en angla lingvo: jen ligo.

Etiquetas:

6.2914-75.5361