2005-03-23

Jaro de homoidaj robotoj (laŭ mi)

Homoidoj 2005Tiu-ĉi jaro, 2005, estis nomata Internacia Jaro de Fiziko: Antaŭ 100 jaroj estis publikigitaj gravaj verkoj de Albert EINSTEIN, inter ili la Speciala Teorio de Relativeco, kaj antaŭ 50 jaroj mortis la granda fizikisto (mi eĉ prelegis pri li). Sed ankaŭ ĉi-jare la mondo rememoras aliajn aferojn: antaŭ 60 jaroj eksplodis la atombomboj en la japanaj urboj Hiroŝimo kaj Nagasako; antaŭ cent jaroj mortis la granda franca verkisto Julio VERNE, kaj antaŭ 400 jaroj estis publikigita Don Kiĥoto, elstara verko de la hispanlingva literaturo.

Tio pri memoro de la pasinteco, sed pri la nuno, kvankam la jaro ne estas "oficiale" nomata "Jaro de homoidaj robotoj", mi opinias ke ja 2005 estas almenaŭ rimarkinda pro pluraj atingaĵoj en la disvolvado de homaspektaj robotoj, kaj pri ilia elmontro en la socio, pri kiuj mi jam skribis tie-ĉi, kiel la progreso de Asimo kaj la prezento de novaj homoidoj far koreanoj. Al tio sumiĝas la diskonigo en pluraj landoj de la filmo "Mi, Roboto" iome inspirita en verkoj de Isaac ASIMOV, kaj la internaciaj vojaĝoj de la robotoj Asimo (far Honda) kaj Qrio (far Sony) kvazaŭ "ambasadoroj" reprezentantaj la venontajn kunulojn de la homaro.

Nu, eble okazos aliaj rimarkindaĵoj pri homoidaj robotoj inter nun kaj la jarfino, sed jam ni povas aserti ke oni fermos "mian unuan jaron de homoidaj robotoj" per sufiĉe grava evento: La Internacia Konferenco pri Homoidaj Robotoj, mallonge: Homoidoj 2005, ekde la 5a ĝis la 7a de decembro, en la japana urbo Tsukubo. Informojn vi trovos en la oficiala retejo de Homoidoj 2005.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361