2005-02-22

Novaj dukruraj robotoj

dukrura roboto DeniseDum la lastaj tagoj estis prezentitaj publike, en la Amerika Asocio por la Antaŭeniro de Scienco (AAAS), tri novaj dukruraj piedirantaj robotoj, kiuj, laŭ iliaj disvolvantoj, estas pli energi-rendimentaj ol antaŭaj modeloj de dukruraj robotoj, dank' al ilia profito de gravitforto, kaj ilia piedirado ankaŭ estas pli homeca. Jen:
La unua dukrura roboto, iomete virinaspekta, kaj nomata "Denise", estas konstruita en laboratorio pri biomekanika inĝenierado de la Teknika Universitato de Delft, en Nederlando.

dukrura roboto ToddlerLa dua roboto, nomata "Toddler" (infaneto) pro ĝia eta alteco kaj ambaŭflanka movado, estis konstruita en laboratorio pri kruroj de la Instituto pri Teknologio de Massachusetts, en Usono. "Toddler" esta kapabla lerni el la plankaj trajtoj, simile al kiel la homoj kapablas, kvankam ĝia ambaŭflanka movado faras sian piediradon ne tiom homeca.

dukrura roboto de CornellLa tria roboto estis konstruita en laboratorio de profesoro Andy Ruina en la Universitato de Cornell, en Usono.
Asimo, la roboto de Honda, pri kiu mi skribis antaŭe plurfoje, estas pli kapabla ol tiuj tri novaj robotoj, ĉar ĝi kapablas supreniri ŝtuparon, kaj eĉ piediri malantaŭen, tamen, la tri robotoj priparolataj tie-ĉi estas proksimume dek fojojn pli energi-rendimentaj en ilia piedirado ol Asimo. La progresoj en tiuj piedirantaj robotoj ankaŭ estas utilaj por la disvolvo de kruroj artefaritaj por homoj kiuj iel perdis siajn krurojn, okazintaĵo pli ofta ol dezirinde en la nuna mondo ĉirkaŭata de eksplodaĵoj pro militoj kaj terrorismo.

Etiquetas:

1 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

saluton! tre interesan blogon vi havas. mi cxiam gxojas legi gin. Cxu mi povas uzi viaj ligilioj (e-blogoj) en la mia?
karamudini.blogspot.com

3/02/2005 05:42:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361