2005-03-24

Leĝo de Kreskanta Interfero: ekzemploj

Karaj legantoj:
Kiel nuntempaj taŭgaj ekzemploj de apliko de mia Leĝo de Kreskanta Interfero, kiun mi prezentis en antaŭa blogaĵo estas ĉi-tiuj du:

  • La afero pri la usona sinjorino Terri Schiavo: Pri kio versajne preskaŭ ĉiuj el la pli ol 6.000 milionoj da loĝantoj de nia planedo, individue aŭ grupigitaj en asocioj kaj similaj organizaĵoj, volas opinii, kaj ne nur opinii sed "venki" en la diskutado ..., montri ke li/ŝi/ĝi pravas pri la "ĝusta" decido ĉu nutri aŭ ne nutri tiun sinjorinon.
  • La afero pri la katolika Papo: Simile pri kiel oni pritraktas medicine la Papon, kaj pri ĉu li devas aŭ ne daŭrigi kun sia papeco ...

En tiuj du ekzemploj la "tuta mondo" interferas, helpe de la komunikrimedoj de la nuna tutmonda vilaĝo, la decidon kiun iu respondeculo devas loke fari.

Etiquetas: ,

2 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Pardonu. Mi malbone skribas kaj malbone legas esperante.

Kaj vi? Cxu vi vere pensas ion pri la vivo aux la morto de Terri Schiavo?

Bonvole, parolu al ni!

3/29/2005 07:05:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Mi ne devas pligrangigi pli, per mia opinio, la jam grandan interferon.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

3/30/2005 09:08:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361