2005-04-03

Kial sekso sukcesas ?

Por reprodukti vivaĵojn, la natura evoluo havas je sia dispono la neseksa reproduktado, kia en unua konsidero aspektis relative pli simpla kaj eĉ pli efika ol seksa reproduktado, en la senco ke seksa reproduktado postulas, minimume, koston en tempo kaj energio por ke paro de estontaj gepatroj serĉu unu la alian. Tamen la specioj kiuj reproduktiĝas sekse estas multe pli nombraj ol tiuj kiuj reproduktiĝas nesekse.
Tiu ŝajna paradokso: Kial aperis sekso kaj sukcesis kompare kun neseksa reproduktado, se la unua estas multekosta?, devus esti kaŭzata far iu avantaĝo de duseksaj specioj super senseksaj specioj. Pri tiu temo skribis, inter aliaj, R. A. FISHER, R. L. TRIVERS, kaj August WEISMANN, sed ankoraŭ, versajne la argumentoj kaj la eksperimentoj ne estis sufiĉe konvinkaj por multaj biologistoj.
Nun, profesoro Matthew R. GODDARD de la Lernejo pri Biologiaj Sciencoj de la Universitato de Auckland, en Nov-Zelando, kaj liaj kunlaborantoj, publikigis eksperimenton kiu konvinkos plu pri la avantaĝoj por pluvivado de specioj, alportitaj far la seksa reproduktado, kompare kun la neseksa reproduktado. La seksa reproduktado estas pli bona por ke iu specio taŭgiĝu al ŝanĝanta medio, kaj iel tiu avantaĝo superas ĝian koston.
Vi povas rigardi resumon en angla lingvo pri la artikolo de la usona scienca revuo Nature.

Etiquetas:

3 Komentoj:

Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Ja, kara, tiel ŝajnas. Romantikeco estas homa mensa konstruo, kiel justeco, "homaj rajtoj" kaj multaj aliaj "homaj valoroj". Naturo ne "pensas" pri tiuj aferoj, kaj ekzemple por atingi iun energian staton ne havas "moralan" problemon mortigi (nejustece?) kelkajn centmilojn da homoj.
Rilate sekson, ankaŭ Naturo ne pensas pri romantikeco, faras ĝin plezurigan kiel artifikon por disvastigi la specion. Kaj, Ho, ve! ... ankaŭ la luno ne estas el fromaĝo nek romantika por Patrino Naturo.
Sed ne malesperu pro tio kion Scienco forigas kiel iajn homajn iluziojn, ĉar samtempe Scienco malkovras eĉ pli mirindajn aferojn en naturo ol kiu homo imagis (vidu ekzemple la libron: "Unweaving the Rainbow" far Richard Dawkins).

Saluton, kaj dankon pro legado.

Luis Guillermo RESTREPO RIVAS

4/05/2005 04:53:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Mi ĉiam miras, kiom multaj homoj intermiksas "sekson" kaj "seksumadon". Ĉu eble pro tio, ke oni esprimas la du konceptojn per la sama vorto en multaj aliaj lingvoj?

4/12/2005 10:10:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara DJ Kunar,
Vi pravas. Estus utile havi vortojn kun pli precizaj, limigitaj, signifoj. Eĉ por mia blogaĵo eble pli taŭga estus la titolo: "Kial sekseco sukcesas?", aŭ "Kial duseksaj specioj sukcesas?".

4/12/2005 11:49:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361