2005-04-18

Homoidaj dukruraj robotoj progresas plu!

roboto RabbitEn la Universitato de Miĉigano (Usono), usonaj kaj francaj esploristoj faris lastatempe rimarkindan progreson rilate la disvolvadon de dukrura roboto, nomata Rabbit kiu piediras kaj konservas ekvilibron simile al homo, tute sen neceso de piedoj grandsurfacaj.
Profesoro Jessy W. Grizzle, kiu kunlaboras en la projekto, klarigas ke Rabbit, en ĉiu kruro ne bezonas piedon: la kruro fukcias kvazaŭ pivoto sur la planko.
La pli bona kompreno pri la piedirada ekvilibro, atingita far tiuj sciencistoj, ebligis fabriki piediranton kiu, se ĝi estas iomete puŝata far ekstera forto, ne falas, kapablas reatingi ekvilibron. Aliaj robotoj atingas similan kapablon sed dependas de relative grandsurfacaj piedoj por eviti falon.
La esploristoj publikigis siajn malkovorjn pri la mekaniko de la homa piedirado kaj ekvilibro en la Internacia Revuo pri Robotika Esplorado. La matematika esprimo de tiuj malkovroj pri biodinamiko estas etigebla al nur du fromuloj, laŭ klarigo de profesoro Grizzle.
La disvolvita kontrolsistemo (kontrolalgoritmo) povas utili ankaŭ por desegni pli perfektajn krurprotezojn por homoj kiuj perdis kruron, aŭ por paraplegiuloj kiuj havis rakian akcidenton.
Detalojn vi povas koni en la paĝo pri la roboto kaj eksperimentoj, de profesoro Grizzle.

Etiquetas: ,

3 Komentoj:

Anonymous Anónimo diris ...

Ĉu vi prezentos mian blogon ankaŭ en via listo?

4/20/2005 03:39:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Beĉjo,
Farite.
Kompreneble, mi &309;us aldonis ligon al vi blogo. Al mi gravas montri la kreskadon de la Esperantlinva blogaro kaj ke tia blogaro estu interligita.
Mi konis pri vi per la forumo per-esperanto-bazascienco . Gratulon pro la komenco de via persona blogo, kiun mi ĵus rigardis (kaj pro tio rekonis vin).

4/20/2005 10:24:00 a. m.  
Blogger MCG diris ...

Mi vidas ke vi ne plu skribas :-(...

5/21/2005 09:51:00 a. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361