2005-04-06

Maradona kaj la Leĝo de Kreskanta Interfero

Maradona k kardinalojEn antaŭa blogaĵo mi montris ekzemplojn de la Leĝo de Kreskanta Interfero, Leĝo kiun mi prezentis en eĉ pli antaŭa blogaĵo.
Nu, mi ĵus legis novaĵon kiu estas alia bona ekzemplo de apliko: la Kreskanta Interfero atingis la faman futbaliston Maradona kaj la katolikajn kardinalojn: La venonta Papo estos, kiel ĉiuj scias, selektata NUR far katolikaj kardinaloj kunsidintaj ene de konklavo. Tamen, nun Maradona klopodas interferi tiun decidon petante publike "Papon kiu eligu la oran tegmenton kaj la riĉaĵon kiuj estas en Vatikano, papon kiu donu manĝaĵon al afrikaj knaboj".
Kiel vi klare vidas, en la nuna tutmonda vilaĝo, la Leĝo de Kreskanta Interfero havas novajn pruvojn ĉiutage.

Etiquetas: ,

6.2914-75.5361