2011-04-04

La nurhoma justeco

Mi rimarkas ke ofte la homoj, speciale tiuj kiuj havas ian nivelon de religiaj kredoj, trovas, almenaŭ ĉe la unua pripenso, ke en la universo ekzistas ia "maljusteco", ĉar ofte bonfaraj homoj —eble ili mem— suferas pro malfacilaj situacioj (ekzemple malsanoj kaj similaĵoj) kiujn oni povas taksi kiel "punoj", dum, samtempe, malbonfaraj homoj ĝojas bonegajn situaciojn, kiujn oni povas taksi kiel "premioj".

La problemo estas ke la ideo "justeco" estas koncepto nur homa, artefarita, en la senco ke ĝi estis kreita far la homo por la funckiado de sia socio, kaj tute fremda al la eksterhoma universo. Ŝtono, akvo, stelo, galaksio, k.t.p. ne funkcias laŭ la homa leĝo de "justeco" sed nur laŭ la fizikaj leĝoj.

Laŭ mi, la ideo de "justeco" baziĝas sur estetikaj radikoj rilataj psikologie al la konceptoj pri simetrio kaj ekvilibro. Ni facilanime translokigas nian homcentran vidpunkton al la universo, esperante ke —en "universo farita por ni"— ekzistu ia ekvilibro, tamen ni ne emas facile kompreni ke "justeco" estas ia ekvilibro nur ĉi-loka, limigita al la homa socio. La universo ja povas havi simetriojn kaj ekvilibrojn, sed nur en la fizika senco, kaj ĝi ne povas trakti la homon kvazaŭ io speciala. Same kiel la universo ne estas homforma, ĝi ankaŭ ne estas hompensa.

Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361