2011-02-02

Forumo pri Scienco, Teknologio kaj Inovacio

Hodiaŭ (20110102) matene mi ĉeestis, en 'mia' (kvankam mi jam ne studas nek laboras tie) universitato, forumon pri la agadplanoj en scienco, teknologio kaj inovacio (STI) en nia lando kaj regiono.
Bedaŭrinde ni havas akoraŭ tro malaltan investon —kiel procento el la Malneta Enlanda Produkto— en STI. Jen kelkaj bildoj kiujn mi kaptis:

S-ro Jaime Restrepo Cuartas, direktoro de Colciencias, Nacia Administra Centro pri STI, montris la novan tutnacia panoramon kaj planojn pri STI el vidpunkto de la centra registaro:


S-ro Juan Pablo Ortega Ipuz, parolis pri la planoj kaj agadoj en la urba skalo de Medeĝino, en la fako de "negocoj surbaze de scioj" (projekto nomita "Ruta N"):


En la sekvantaj du bildoj, de la tempo kiam la parolintoj respondis al demandoj el la publiko, aperas —el maldekstre dekstren: Teo Rendón Ochoa, kiu parolis pri la agado en STI en la departemento Antjokio, el vidpunkto de la regiona administracio; Jaime Restrepo Cuartas; la pastro Jorge Iván Ramírez Aguirre, akademia vicrektoro de la universitato UPB, kaj Juan Pablo Ortega Ipuz:



Etiquetas: , , , ,

6.2914-75.5361