2010-11-29

La afero "WikiLeaks" kaj la duobla moralnormo

Duobla moralnormo de la socio, ĝenerale, estas rimarkebla per la socia "bonveno" al la neleĝa spionado kaj "piratado" faritaj de WikiLeaks, kompare kun la malakcepto kiun tiuj praktikoj vekas en la sama socio kiam ili estas faritaj de aliaj.

Ŝajne, la memnomitaj "sociaj komunikantoj" havas ĉian permeson por spionadi privatajn komunikojn kaj por pirate kopii kaj publikigi privatajn informojn.

Estas postulinde juĝi ĉiujn spionojn kaj piratojn laŭ unu sama moralnormo. Kiel oni diras populare en Kolombio, mia lando, rilate tiajn okazaĵojn:

"Aŭ ĉiuj sur la lito, aŭ ĉiuj sur la planko."

Do: Aŭ laŭdi ĉiujn "piratojn" aŭ malaprobi ilin ĉiujn.

Etiquetas: , , , , ,

5 Komentoj:

Blogger ĵeromo diris ...

bona rimarko.

mi havas tiun duoblan moralon. mi malaprobas spionadon de privatuloj, kaj mi sufiĉe kontente rigardas al la nuna malsekretigo de diplomataj kaŝludoj aŭ al la morgaŭa malkaŝo de bankistaj fraŭdoj.

se mi pripensas, kial mi tiel sentas, ŝajnas, ke tion kaŭzas la malsama objekto. instituciojn kreis homoj kaj institucioj servas homojn, ne inverse.

homoj rajtas je ia privateco, sekreteco aŭ forgeso, kiun institucioj respektu. sed institucioj ideale devus esti travideblaj kaj mastreblaj fare de homoj, ĉar homoj kreis kaj uzas ilin. sekretojn ili havas nur ĉar homgrupoj igas ilin iloj por malutilado.

11/30/2010 04:24:00 p. m.  
Blogger zooplah diris ...

Pri Wikilinks mi kredas, ke la kolero de la usona registaro estas pro tio, ke la tuta mondo scias tion, kiom aĉa estas ili.

11/30/2010 09:38:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Ju pli da videbleco, des pli da honesteco.

Civitanaro rajtas scii kion faras politikistoj en la kuliso. Eĉ pli bone, ili agu plene en la scenejo.

12/01/2010 07:05:00 a. m.  
Anonymous Toño diris ...

Pri kiuj privataj komunikoj vi parolas?

12/10/2010 10:56:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Kara Toño, la komunikoj fakte estis privataj: La sendinto (kaj la ricevinto) tion celis. Tio estas kio privatigas iun ajn komunikon. La sendinto de estas la ununura homo kiu hava la rajton privatigi au publikigi siajn komunikojn, ne la volo de spiono.

12/11/2010 07:16:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361