Inter la komentoj, ĝenerale dankaj, kiujn mia antaŭa blogafiŝo ricevis, mi trovis ankaŭ jenan, maldankan:
« Estimata,
PIV estas kopirajtita verko eldonita de SAT. Ni jam skribis al la retprovizanto por peti forigon de ĉi tiu teksto, kaj prenos pliajn paŝojn por tion atingi se necese.
Nun mi afable petas vin forigi tiun ĉi instigon al kopiado de protektita verko.
Antaŭdankas,
Vinko Markovo
Generala Sekretario de SAT »
Nu, kion mi respondas?:
- Mi ne estas la alŝutinto de tiu, laŭ vortoj de S-ro Markovo, "protektita verko", nur mi trovis ĝin en La Reto, danke al iu sennoma esperantisto kiu, verŝajne kiel mi, volas plifaciligi la aliron de la popolo al nia kara lingvo, volas plidisvastigi Esperanton.
- La komenton de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), vere kaŭzas al mi dilemon:
- Ĉu helpi disvastigi nian Internacian Lingvon, faciligante la aliron de la popolo al lernomaterialo kaj legmaterialo,
aŭ - Ĉu malhelpi la disvastigadon tutmondan de nia kara lingvo, katenate la lernomaterialon kaj legmaterialon al sekretiga koncepto de kopirajto, de antaŭinterreta ekonomio.
- Mia sinteno favora al la plej senbara disvastigo de Esperanto estis jam antaŭe esprimita ene de mia artikolo de Januaro 2003: La Interreta Ŝanco de Esperanto, publikigita en Revuo Esperanto, N-ro 1155/1 (paĝo 11a), de UEA.
- Se en Esperantujo ekzistas tia politiko kiu metas barojn al la aliro al la vortaro de La Lingvo, oni facile komprenas kial Esperanto ne disvastiĝis pli rapide en la mondo, kaj kial estas malfacile ke la plimulto de la esperanto-parolantoj superu la nivelon "bonan-tagon".
- Mi opinias ke Zamenhof donis obeindan kondutekzemplon kiam li (la kreinto mem) rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj metis Esperanton kiel komuna posedaĵo homara. Imagu kian estontecon povos havi "internacia lingvo" se ĝia aŭtoro ĝin protektas per kopirajto!
- Tiu ĉi okazaĵo estas nur apartaĵo de tutmonda fenomeno kiun travivas —danke al, aŭ kulpe de, la teknologio— ĉiuj publikigantoj de informa materialo, ekzemple ĵurnaloj, libroj, muziko, ktp. Publikigantoj kiuj devas taŭgiĝi (kaj jam multaj tion faras) al la nova ekonomio kaj teknikaj rimedoj. Tamen, des pli grava estas tiu ĉi aparta okazaĵo kiu ne temas pri iu ajn ĵurnalo nek beletra libro, sed temas pri la vortoj, la esprimrimedo, de Esperanto, kaj plejofte ni esperantistoj strebas por senbarigi la aliron al La Lingvo, disvastigi ĝin.
- Eĉ se mi ne afiŝas tiujn retadresojn, nia ŝatata Guglo jam faris sian taskon indeksi la retenhavon kaj, do, iu ajn homo kiu faras la simplan serĉon +"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eĉ intencante aĉeti la paperan libron, trovos ankaŭ tiujn adresojn. "Komuna saĝo de la homaro": Tiu, kiu serĉas, trovas.
- Fine, mi kredas ke la elŝuteblo el Interreto de tiu verko (skanita nur kiel bildo, eĉ ne teksto serĉebla), verko publikigita 8 jarojn antaŭe, kaj kiu jam havas anstataŭintan presitan eldonon, PIV 2005 (kiun mi mem posedas), helpos plidisvastigi nian karan Lingvon kaj plibonigi la lingvokapablon de kelkaj esperantistoj, agoj kiuj estas gravegaj celoj de esperantisto, kaj tamen ne mallpliigos la vendadokvanton de la paperaj libroj NPIV 2002 kaj PIV 2005. Kaj, cetere, se iu celas fari negocon mondonan, Esperanto ne estas profita elekto por tio.
Etiquetas: blogado, Esperanto, Interreto, kopirajto, SAT, vortaro