2010-05-12

Protekti kopirajton aŭ pliatingebligi Esperanton

Inter la komentoj, ĝenerale dankaj, kiujn mia antaŭa blogafiŝo ricevis, mi trovis ankaŭ jenan, maldankan:

« Estimata,
PIV estas kopirajtita verko eldonita de SAT. Ni jam skribis al la retprovizanto por peti forigon de ĉi tiu teksto, kaj prenos pliajn paŝojn por tion atingi se necese.
Nun mi afable petas vin forigi tiun ĉi instigon al kopiado de protektita verko.
Antaŭdankas,
Vinko Markovo
Generala Sekretario de SAT »

Nu, kion mi respondas?:

  1. Mi ne estas la alŝutinto de tiu, laŭ vortoj de S-ro Markovo, "protektita verko", nur mi trovis ĝin en La Reto, danke al iu sennoma esperantisto kiu, verŝajne kiel mi, volas plifaciligi la aliron de la popolo al nia kara lingvo, volas plidisvastigi Esperanton.
     
  2. La komenton de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), vere kaŭzas al mi dilemon:
     
    • Ĉu helpi disvastigi nian Internacian Lingvon, faciligante la aliron de la popolo al lernomaterialo kaj legmaterialo,
    • Ĉu malhelpi la disvastigadon tutmondan de nia kara lingvo, katenate la lernomaterialon kaj legmaterialon al sekretiga koncepto de kopirajto, de antaŭinterreta ekonomio.
       
  3. Mia sinteno favora al la plej senbara disvastigo de Esperanto estis jam antaŭe esprimita ene de mia artikolo de Januaro 2003: La Interreta Ŝanco de Esperanto, publikigita en Revuo Esperanto, N-ro 1155/1 (paĝo 11a), de UEA.
     
  4. Se en Esperantujo ekzistas tia politiko kiu metas barojn al la aliro al la vortaro de La Lingvo, oni facile komprenas kial Esperanto ne disvastiĝis pli rapide en la mondo, kaj kial estas malfacile ke la plimulto de la esperanto-parolantoj superu la nivelon "bonan-tagon".
     
  5. Mi opinias ke Zamenhof donis obeindan kondutekzemplon kiam li (la kreinto mem) rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj rilate la lingvon kaj metis Esperanton kiel komuna posedaĵo homara. Imagu kian estontecon povos havi "internacia lingvo" se ĝia aŭtoro ĝin protektas per kopirajto!
     
  6. Tiu ĉi okazaĵo estas nur apartaĵo de tutmonda fenomeno kiun travivas —danke al, aŭ kulpe de, la teknologio— ĉiuj publikigantoj de informa materialo, ekzemple ĵurnaloj, libroj, muziko, ktp. Publikigantoj kiuj devas taŭgiĝi (kaj jam multaj tion faras) al la nova ekonomio kaj teknikaj rimedoj. Tamen, des pli grava estas tiu ĉi aparta okazaĵo kiu ne temas pri iu ajn ĵurnalo nek beletra libro, sed temas pri la vortoj, la esprimrimedo, de Esperanto, kaj plejofte ni esperantistoj strebas por senbarigi la aliron al La Lingvo, disvastigi ĝin.
     
  7. Eĉ se mi ne afiŝas tiujn retadresojn, nia ŝatata Guglo jam faris sian taskon indeksi la retenhavon kaj, do, iu ajn homo kiu faras la simplan serĉon +"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eĉ intencante aĉeti la paperan libron, trovos ankaŭ tiujn adresojn. "Komuna saĝo de la homaro": Tiu, kiu serĉas, trovas.
     
  8. Fine, mi kredas ke la elŝuteblo el Interreto de tiu verko (skanita nur kiel bildo, eĉ ne teksto serĉebla), verko publikigita 8 jarojn antaŭe, kaj kiu jam havas anstataŭintan presitan eldonon, PIV 2005 (kiun mi mem posedas), helpos plidisvastigi nian karan Lingvon kaj plibonigi la lingvokapablon de kelkaj esperantistoj, agoj kiuj estas gravegaj celoj de esperantisto, kaj tamen ne mallpliigos la vendadokvanton de la paperaj libroj NPIV 2002 kaj PIV 2005. Kaj, cetere, se iu celas fari negocon mondonan, Esperanto ne estas profita elekto por tio.

Etiquetas: , , , , ,

10 Komentoj:

Anonymous dominiko diris ...

Saluton Luis

Mi estas liberemulo pri informoj kaj programoj. Projektoj kiel GNU, aŭ Vikipedio estas estas miaopinie grandaj donacoj kaj trezoroj. Mi preferas uzi liberajn programojn aŭ verkojn se havebas. Sed se nelibera verko bonas (kiel ekzemple PIV) kaj se havindas, mi tiam aĉetas ĝin. Miaopinie, pli bonas respekti ies protektitan verkon. Se oni ne respektas ies verkon, oni tiam ne estos respektita kaj respektinda. Niaj vortoj havas pli pezon se ni respektas la kopirajtajn verkojn. Pro tio, mi opinias, ke havebligi PIV senpage kaj kontraŭleĝe pli malhelpas, ol helpas la disvastigon de Esperanto. Do ne timu pri la disvastigo de Esperanto. Projektoj kiel GNU kaj Vikipedio sukcesis, ĉar ili respektis aliajn protektitajn verkojn.

Krome, Esperanto jam havas alian bonan vortaron (REVO), kiu estas tute libera.

Espereble helpas solvi vian dilemon.

5/13/2010 01:22:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Estas neniu dilemo Luis, neniu rajtas decidi super kion vi blogas super kion vi informas.

Cxio cxi montras al ni kelkajn aferojn pri kopirajto kaj pri retaj topologioj.

5/13/2010 05:39:00 a. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

Bedaŭrinde, mi pli kaj pli vidas Esperantujon kiel bazaraĉon.

En ĉiu angulo estas homo klopodanta suĉi la monon de via poŝo kontraŭ la plej strangaj kaj malbonkvalitaj varoj. Se vi iam estos en UK, ne maltrafu la programeron "Movada Foiro" kaj rigardu ĝin kritik-okule.

Mi eĉ sentas min trompita. Oni diradas senĉese ke ni aĉetu esperanto-varojn por helpi al iliaj monkostoj. Sed lastatempe, pro la afero de la debato pri prezoj de e-libroj, mi konstatis ke eĉ se la kostoj estis jam amortizitaj, la prezoj de la varoj ne falas al nulo.

Por via dilemo: Marko plendas pro via instigo. Do, vi simple ne instigu al kopiado, sed lasu la ligilojn por ke ĉiu agu laŭ sia respondeco.

5/13/2010 10:16:00 a. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Dankon, komentintoj, pro viaj opinioj, ne nur te ĉi esprimitaj sed en afiŝoj de blogoj viaj kaj de aliaj, skribaĵoj instigitaj far mia blogafiŝo pri la afero de kopirajto, temo nuntempe tre pridiskutata en la mondo (ne tro en Esperantujo), speciale okaze de la ebloj de Interreto. Do, mi iel solvis mian dilemon plimalpli laŭ la rekomendo de Manolo, ŝanĝinte la tekston de tiu blogafiŝo, foriginte la "instigon" al elŝutado".

5/13/2010 04:23:00 p. m.  
Blogger Tim diris ...

Samkiel Dominiko ĉi-supre, mi estas liberecemulo pri programoj, datumoj kaj verkoj — kaj la miaj, kaj tiuj de aliuloj. Mi supozas, ke tio veras ankaŭ por vi, do mi havas demandon: ĉu ne agacus vin, ĉu vi ne kontraŭbatalus se iu uzis vian verkon kontraŭ la kondiĉoj de la permesilo?

Mi supozas, ke vi respondus jese. ("Ne"-a respondo sugestus manko de kompreno pri la valoro de "Creative Commons" kaj la GNU-permesiloj kontraŭ simpla "public domain".)

Do, mi memorigas vin ke niaj ŝatataj liberaj permesiloj dependas *entute* de leĝo pri kopirajto. Sen kopirajto, ili valoras absolute nenion. Instigi homojn, per viaj agoj, al ignoro de kopirajtaj leĝoj malhelpas al la libera movado.

5/13/2010 05:41:00 p. m.  
Blogger Luis Guillermo RESTREPO RIVAS diris ...

Tim:
Eĉ se mi ne afiŝas tiujn retadresojn, nia ŝatata Guglo jam faris sian taskon indeksi la retenhavon, kaj kiu faras la simplan serĉon +"Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto", eĉ intencante aĉeti la paperan libron trovos ankaŭ tiujn adresojn. Kiu serĉas, trovas.

5/13/2010 07:08:00 p. m.  
Anonymous Anónimo diris ...

PDFa versio tute ne danĝeras al profito de la verkintoj. Eĉ male, ĝi reklamas. Mi elŝutis PDFon, kaj vidas, ke skanado estas malbona, iukaze mi aĉetos la paperan, kiam mi havos monon. Se mi ne havus kapablon gustumi la libron PDFe, mi apenaŭ decidus aĉeti, ĉar mi ne estas tiom riĉa por aĉeti katon en la sako.

5/14/2010 05:12:00 a. m.  
Blogger Tim diris ...

Luis skribis: "Eĉ se mi ne afiŝas tiujn retadresojn, nia ŝatata Guglo jam faris sian taskon indeksi la retenhavon [...]"

Evidente tio estas vera, sed tio ne pravigas vian sintenon rilate al kopirajto. Vi skribis blogaĵon por instigi homojn elŝuti tiun skanaĵon; vi ŝanĝis ĝin nur kiam SAT plendis al vi; kaj vi plendis pri tio. Ŝajnas, do, ke via sinteno rilate al la afero ne ŝanĝis, kaj vi ankoraŭ sentas vin iel rajtigita aŭ pravigita ignori kopirajton.

Kaj la celo de mia antaŭa komenti estis atentigi, ke ignoro de kopirajto estas tre danĝera por la movado de liberaj datumoj kaj programoj. Se ĉiu ignorus kopirajton, ne plu estus tiuj movadoj (aŭ almenaŭ ili estus radikale malsamaj ol hodiaŭ, ĉar la bazo por ilia bona funkciado forestus).

Mi konsentas kun via celo — esperantistoj konsciu, ke "vendisto de informoj" ne plu estas longdaŭrigebla kariero, kaj ju pli frue oni trovas novajn rimedojn por gajni monon el nia laboro, des pli bone estos por ĉiuj — sed subfosi tion, kio subtenas la movadon, kion vi pretendas helpi estas eraro.

5/14/2010 05:59:00 a. m.  
Blogger Bertilo diris ...

Kiel cetere progresas la intertraktoj/laboroj pri oficiala en-Retigo de PIV? Estus tre utile povi serĉi en ĝi aŭtomate, ne nur legi perokule en pasintjarmila maniero. Ĉu io ajn iam okazos tiuterene?

5/17/2010 03:06:00 p. m.  
Blogger Luĉjo (Luis) diris ...

Mi apogas Luis Guillermon. Ecx Real Academia Española en www.rae.es havebligas senpage surrete kaj sian vortaron kaj sian Diccionario panhispánico de dudas (kopirajtaj verkoj) kaj ecx ne kiel pdf-dokumento sed sub formo de vera digitala vortaro. Neniu suferas mone pro tio. Veras ankaux, ke tiu, kiu malplej da mono faris per Esperanto estis Zamenhof.

6/03/2010 05:07:00 p. m.  

Publicar un comentario

<< Home

6.2914-75.5361